Vizitu Forumon

Estetika panoramo de Yunnan-a Multkultura Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2014-12-12 14:54:14     Redaktoro:Li Lu

Yi Sicheng tre laŭdas la filmon Nanook de Flaherty. Ĉar el filmo oni vidas bonan filmiston kiu vere amis la popolon pri kiu li faris la filmon. Sed li ne trovas ĝin nova aŭ inspiriga rilate al kinematografia lingvo. Li tamen inklinas al ĉina dokumenta filmo kiel Okcidento de la Spuroj (Tiexiqu 铁西区; reĝ. Wang Bing 王兵), aŭ La Kamparana Kliniko de Doktoro Ma (马大夫 的 诊所; reĝ. Cong Feng 丛 峰), Sally Tong (三 里 洞 ; reĝ. Lin Xin 林 鑫) aŭ Bing'ai. Tiuj sendependaj filmistoj estas pritraktantaj sian nuntempan kuntekston. Ili serĉas manieron reprezenti ĉiutagan vivon en formo de arto nomita filmo, per ĝia specifa lingvo.

"Multaj dokumentaj filmistoj reiras al la ĉiutaga vivo. Ili uzas neniun komenton aŭ rakonton por altrudi ajnajn ideojn. Vi vidas tion kion vi vidas kaj vi faras viajn proprajn juĝojn."

Do spekti tiun tipon de filmoj estas edukado por juĝo. Oni povas lernas kiel pensi en malsamaj manieroj.Tio estas eble la tuta postkuro. Imagu ke miloj da sendependaj filmistoj faras ĉi seriozan kinematografion ĉie en Ĉinio, dokumentante ĉiun tavolon de vivo. Se vi metas ĉiujn tiujn filmojn kune, vi povas vidi la tutan bildon.

Ĉiu faranta sian propran esploron kune kun aliaj iĝas kiel tuta granda cerbo kiu povas rekonstrui kompleksan kaj fragmentitan mondon. Homoj vivantaj cent jarojn de nun scius ĝuste kiel homoj vivas hodiaŭ, ĝuste spektante tiujn filmojn. Tia estas la potenco de dokumenta filmo! Estas interese kiam generacio da filmistoj faras filmojn en tiu ĉi maniero: kian potencialon oni havas.

La terminoj "kvina generacio" aŭ "sesa generacio" de filmistoj havas iun sencon por Ĉinio. Ili estas komuna etikedo kiun la kritikistoj ĉiam uzas por priskribi kion ili vidas en Ĉinio. Sed tiuj terminoj estas plejparte uzitaj por priskribi fikciojn kaj filmojn produktitajn por la filmindustrio. Ili ne tiom aplikeblas al dokumentaj filmoj.

"'Generacio'" por mi signifas la sendependajn filmistojn kiuj vivas en iu periodo, kaj kiuj estas alfrontantaj sian kondiĉon pere de sia reprezentado de nuntempa vivo. Kelkaj el ili tradukas la deziron reprezenti tiajn temojn en nova filmlingvo."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto