Vizitu Forumon

Estetika panoramo de Yunnan-a Multkultura Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2014-12-12 14:54:14     Redaktoro:Li Lu

Laŭ li ĉina estetiko estas grava por sendependaj filmistoj. Estetiko en ĉina literaturo grandparte devenas de poezio, ambaŭ klasika kaj moderna. Multaj filmistoj provas fari poeziajn filmojn aŭ estas logitaj de tiu motivo. Ili provas serĉi iun specife "ĉinan" aŭ iun ĉinan vojon al estetiko. Ĉi tio ne nur validas por sendependaj filmistoj. Ĝi estas tre komuna ideo de multaj filmistoj. Sed ĝi estas tro "facila". Eĉ la kompreno de ĉi tiu "ĉineco" estas jam miksita. Sen la okcidenta referenco, estas neeble paroli pri io "ĉina" en tiu senco.

Ĉinoj ne estas kiel okcidentanoj kiuj tiom amas alfronton. Oni pli multe ĝuas implicitan vojon kaj en ĉiutaga vivo kaj en literaturo. Vi ne elmontru viajn emociojn rekte. Eĉ se en vian cerbon ventego venas, vi diros ĝin pace. Estas ĝentileco, modesteco por rafinitaj personoj.

Parolante pri la planon por la estonteco krom la festivalo, Yi Sicheng diris:

"Mi mem planas establi retan arĥivon sur tute nova paĝaro: kolektante novajn filmojn kaj katalogante malnovajn. La ideo estas, ke kiu ajn povos simple iri al ĉi tiu retejo por akiri la lastan informon pri ĉinaj sendependaj dokumentaj filmoj. Ĝi estos datumbazo. Se vi alklakas unu jaron, vi povos vidi ĉiujn verkojn produktitajn dum tiu jaro. Dezajna firmao helpas nin per la teknika asistado por la paĝaro kaj por la aplikaĵoj por spekti tiujn filmojn sur la poŝtelefono en la estonteco."


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto