Vizitu Forumon

Estetika panoramo de Yunnan-a Multkultura Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2014-12-12 14:54:14     Redaktoro:Li Lu

La Yunfesto havas siajn kriteriojn por elekti filmojn. Unuflanke, oni serĉas ion novan kaj senprecedencan. Aliflanke, oni rigardas la ĉefan enhavon en terminoj de temo kaj stilo. Pri virinaj filmistoj oni havas PowerPoint kun iuj statistikoj de ĉiu versio de la festivalo. En la komenco estis pli da inaj filmistoj. Sed malpli en la lastaj jaroj, ĉar la premo estas pli forta por virinaj sendependaj filmistoj, en terminoj de familio, financo, malfacileco en la laboro, kaj ĝenerala socia premo. Sed ni havas kelkajn tre fortajn, potencajn inajn filmistojn: virinoj kiel Ji Dan (季 丹) aŭ Feng Yan. La situacio de seksegaleco estas vere tre bona en Ĉinio. Multaj inaj filmistoj estas multe pli fortaj ol viroj. Ene de ĉi tiu rondo neniu zorgas ĉu vi estas viro aŭ virino, sufiĉas ke vi estas bona filmisto. Virinoj ĝenerale estas pli kapablaj iri tre profunden en la ĉefrolulon kaj ŝiajn interrilatojn. Ili estas pli bonaj kapti intimecon en pli da detaloj. Fajna ekzemplo estus denove tiu filmo nomita Bing'ai. Alia filmo estas nomita Wei Chao (危 巢) (Kiam la Branĉo Rompiĝas) de Ji Dan.

Yi Sicheng studis ĉinan lingvon kaj literaturon en la unuaj jaroj de universitato. Tiu literatura deveno estis tre grava ne nur por li kiel kuratoro, sed ankaŭ kiel la filmistoj.

"La ĉefaj influoj venas el literaturo, ĝeneralaj estetikaj studoj, antropologio, kaj filmo. Mi multe legis ambaŭ ĉinajn teoriojn kaj okcidentajn teoriojn pri literaturo. Ĝi estis ĝenerala historio de filozofio kaj estetiko en tiu kurso, kaj mi ankaŭ legis multajn eseojn kiuj interesis min."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto