Vizitu Forumon

Feino de Wushan-monto

(GMT+08:00) 2012-05-10 17:52:46

Feino Yaoji estis la 23-a filino de la Diino Wangmu. Ŝi estis bonkora kaj ĉarma, aparte dorlotata de la patrino, kiu rigardas ŝin kiel la brilan perlon sur sia manplato. Yaoji, pensema kaj agema, ĉiam aspiris liberecon, kaj ofte eliris eksteren por apreci lotusflorojn kreskantajn en la lago Yaochi, pluki stelojn starante sur persik-arboj, aŭ naĝi en la ĉiela rivero. Informiĝinte pri ĉio ĉi, la patrino persvadis la filinon, ke ŝi ne estu tiel petolema kaj senbrida. Tamen Yaoji ofte restis surda al tiuj vortoj.

Iutage, promenante ekster la Suda Ĉiela Pordo, la Diino Wangmu hazarde vidis, ke la filino Yaoji rigardas malsupren al la homa mondo, flanken puŝante la blankajn nubojn. La Diino Wangmu tuj flamiĝis de kolero kaj insultis: "Ĉu la senbrida petolado en la ĉielo ankoraŭ ne povas kontentigi vin? Kial vi aŭdacas rigardi la homan mondon, kiu malpurigos viajn okulojn. Ĉesu!"

Yaoji dubis pri la patrinaj vortoj. Fingre montrante la blankan gruon flugantan malsupre, ŝi diris: "Ĝi estas jade blanka kaj ege aminda, kiu mankas en la ĉielo. Mi volas ĉien flugi same kiel ĝi por vidi, kia estas la subĉiela areno."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto