Vizitu Forumon

Feino de Wushan-monto

(GMT+08:00) 2012-05-10 17:52:46

Rimarkinte, ke iu 17-18-jara knabino staranta sur la blanka nubo parolas al ili, la drakaĉoj ekhurlis: "Kion vi diraĉas, flav-bekulino?! Fermu vian buŝon kaj ne intervenu en niajn aferojn, tute senrilatajn al vi!"

Nepovante reteni sin de la forta indigno, Yaoji elprenis harpinglon de sur sia kapo, kaj ĝin svingis kontraŭ 12 drakaĉoj. Flagris lumo, sekve tuj ĉesis kaj vento kaj pluvo, sereniĝis la ĉielo, sed la 12 drakaĉoj falis sur la teron mortintaj. Laŭdire, ili transformiĝis en 12 montetojn ĉeloke.

Nevolante reveni al la Ĉiela Palaco, Yaoji restis sur la tero.

Kiam la Diino Wangmu sciis, ke Yaoji rifuzis svatiĝon de la Drako-reĝo kaj mortigis tiujn 12 drakojn, ŝi estis ege ĉagrenata kaj samtempe ege maltrankvila pro tio, ke la filino restas sola en la kalva monto kaj la sovaĝa medio. La Diino Wangmu ekspedis siajn aliajn 22 filinojn al la homa mondo por revenigi Yaoji.

La 22 graciaj knabinoj, rajdante sur nuboj, venis al la monto Wushan kaj eltrovis sian plej junan fratinon. Renkontiĝinte, la fratinoj reciproke brakumis, ridis kaj ankaŭ larmis. La pli aĝaj fratinoj diris al Yaoji: "La panjo tiel forte sopiras vin, ke ŝia koro preskaŭ krevis. Vi tuj revenu hejmen kune kun ni!"

Yaoji respondis: "Ankaŭ mi tre sopiras la panjon. Tamen mi ne povas forlasi ĉi-tieajn popolanojn suferantajn de katastrofoj."

La pli aĝaj fratinoj plendis dirante: "La homo ĉiam aspiras supren, sed la akvo malsupren.Tio estas la eterna regulo. Kial vi ne ŝatas la Ĉielan Palacon kaj la Drakan Palacon, sed preferas resti ĉi tie en sovaĝejo?"

"Miaj karaj fratinoj, vidu, ke mizero kaj doloro turmentas la popolanojn, ĉu mi povus esti ŝtonkora antaŭ ili?"

Dirante tiujn vortojn, Yaoji fingre montris malproksimen: tie sur la mont-deklivo tigroj kaj leonoj postkuras homojn, kaj baldaŭ kaptos la lastajn. Yaoji prenis manplaton da sablo kaj ĵetis ĝin je tiu direkto. La sablo transformiĝis en dekojn da sagoj kiuj pafmortigis la tigrojn kaj leonojn. Vidinte tiun agon de Yaoji, kelkaj pli aĝaj fratinoj kapjesis al ŝi, kaj ne plu persvadis ŝin reveni al la ĉielo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto