Vizitu Forumon

Feino de Wushan-monto

(GMT+08:00) 2012-05-10 17:52:46

La Diino Wangmu, nepovante toleri ŝian lascivan intencon, eksplodis je forta kolero kaj ordonis: "Ne revaĉu kaj tuj revenu al via palaco!"

Konsiderante, ke la filino eniras en adoltecon, kaj tre eble ŝi jam pensus pri edziniĝo, la Diino Wangmu proponis al la filino, ke ŝi ekskursu al la Draka Palaco de la Orienta Maro. La propono interesis Yaoji, kaj ŝi sin direktis al la Draka Palaco. La Drako-reĝo de la Orienta Maro de longe intencis edzinigi Yaoji al si. Vidinte, ke Yaoji memvole venis neinvitite, li ekstazis kaj apenaŭ povis kredi al siaj okuloj. Sin movante pli kaj pli proksimen al Yaoji, la Drako-reĝo flustris al ŝi flateme: "Ni ambaŭ, belulino kaj galantulo, estas la perfekta paro natur-dotita por geedziĝo. Ĉu vi ankoraŭ ne perceptas intencon de via patrino, la Diino Wangmu?"

Aŭdinte liajn vortojn, Yaoji tuj komprenis, ke ŝi ja falis en kaptilon. Ege koleriĝante ŝi tuj leviĝis kaj kuris el la Draka Palaco. Ŝi decidis iri al la homa mondo, kaj rapide venis al la monto Wushan. Tiam vidiĝis multaj rifuĝantoj ĉifone vestitaj kaj amare plorantaj. Kio okazis? Antaŭ ol ŝi sciis la kialon, subite aŭdiĝis la forta tondrado kaj la ventega bruado: jen sin manifestis 12 ferocaj drakoj, kiuj senĉese agitas fulmadon kaj tondradon, rezulte disfalis sennombraj domoj, ruiniĝis belaj vilaĝoj, inundiĝis kampoj, renversiĝis ŝipoj kaj homoj baraktadis en riveroj. Yaoji konstatis, ke tiuj drakoj certe estas subuloj de la Drako-reĝo de la Orienta Maro. Kial ili povus libere tirani la senkulpajn homojn?

Yaoji senhezite sin levis sur la nubon kaj proksimiĝis al tiuj drakaĉoj. Ŝi admonis ilin tuj ĉesigi la malbonan konduton kaj reveni al la Orienta Maro.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto