Vizitu Forumon

Feino de Wushan-monto

(GMT+08:00) 2012-05-10 17:52:46

Momenton poste, iu homo lante grimpis el la mont-piedo, ĝem-spirante kaj dolor-plene. Evidente li baldaŭ mortos pro malsaniĝo. Yaoji elradikis kelkajn siajn harojn kaj ĵetis sur vojon antaŭ li, kaj la haroj tuj fariĝis revivigaj drogherboj de la brilglata ganodermo, kiuj savis ties vivon. Tio forte impresis aliajn pli aĝajn fratinojn, kaj ankaŭ ili kapjesis al Yaoji, kaj ne plu admonis ŝin reveni hejmen.

Pli poste, sur rivero alvenis ŝipo kontraŭ vento, kaj tirado fare de haŭtistoj preskaŭ elĉerpis ilian tutan forton. Yaoji rapide elspiris al la okcidenta direkto kaj tuj ekblovis la favora vento, kiu fluge veturigis la ŝipon. Vidinte ĉion ĉi, la pli aĝaj fratinoj ĉiuj kapjesis kontente, kaj diris nenion plu pri hejmenigo de Yaoji.

Yaoji estis tre ĝoja pro komprenemo de la pli aĝaj fratinoj kaj intencis proponi al ili reveni al la Ĉiela Palaco. Subite ŝi rimarkis, ke la plantidoj sur la kampoj velkiĝas pro sekegeco. Tio ege malĝojigis Yaoji, ke ŝi eklarmis. Ŝiaj larmoj tuj formis pluvon, kiu akurate akvumis la plantidojn, rezulte la kampoj denove verdiĝis kiel antaŭe.

La pli aĝaj fratinoj de Yaoji rigardis la scenon ĝoje surprizite, kaj konis, ke la ĉielanoj devas helpi popolanojn vivantajn sur la tero. Iuj el ili esprimis, ke ili volas resti sur la tero por helpi Yaoji, kaj aliaj ne volis lasi la patrinon sola en la ĉielo. Do ili dividiĝis en du grupojn, unu restos surtere por patroni la popolanojn, kaj la alia grupo revenos al la ĉielo por akompani la patrinon. Laŭdire, la restantaj 12 fratinoj transformiĝis en 12 pintojn de la monto Wushan.

Ĉe la bordo de Yangzi-rivero, la plej longa rivero de Ĉinio, staras la nubo-skrapanta mont-pinto nomata Feino. Tra la ĉirkaŭ-ŝvebantaj nebulo kaj nubo, videblas tre delikata konturo de belulino, kiu ja estas la Feino Yaoji.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto