Vizitu Forumon

La kompanio Ĉina Tabako eniris Afrikon

(GMT+08:00) 2012-10-29 09:44:51

En la lastaj 10 jaroj pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj aktive iris eksteren, marŝis sur la internaciigan vojon kaj ricevis rimarkindan rikolton. En okuloj de multaj fremduloj la ĉinaj produktoj estas ne nur la malmulte kostaj vendaĵoj sur la varobretoj, sed la vastaj fabrikoj, luksaj oficdomegoj, eĉ ĉiutagaj laboroj de propraj parencoj de lokanoj. Nun la resursa distribuo de la tuta mondo jam fariĝis disvolva tendenco de multaj ĉinaj entreprenoj, kaj la ĉinaj produktoj ankaŭ havas la impreson "produktoj kun la ĉinaj markoj, fabrikitaj de la tuta mondo".

La epoka marko "scienca disvolvo, brila sukceso" jam solviĝis en la procezon de multaj entreprenoj ekspansiantaj eksteren. Ili kreis komercan legendon unu post alian kaj famiĝis en la tuta mondo. Sed la vojo eksteren de la patrolando kaj al la tuta mondo nepre ne estas ebena. Kion la ĉinaj entreprenoj spertis en fremdaj landoj kaj kiajn atingojn ili gajnis? Hodiaŭ raportisto de Ĉina Radio Internacia prezentos al vi la disvolviĝon de la kompanio Tianze sub Ĉina Tabako en Afriko.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto