Vizitu Forumon

La kompanio Ĉina Tabako eniris Afrikon

(GMT+08:00) 2012-10-29 09:44:51

Zimbabvo en suda Afriko estas la tria granda produktanto de tabako tuj post Brazilo kaj Usono, kaj ĝia produktkvanto okupas pli ol 15% de la tuta mondo. Tamen en la lastaj jaroj falis la ekonomio en la lando kaj la jara produktkvanto de tabako falis de pli ol 200 mil tunoj ĝis malpli ol 50 mil tunoj. En 2005 la kompanio Tianze, aĉeta stabejo de la kompanio Ĉina Tabako en la suda Afriko eniris en Zimbabvon. Post tiam, la tabaka produktado de Zimbabvo eniris en la novan epokon. Zhang Qinggang, ĝenerala direktoro de la kompanio Tianze ankoraŭ klare memoras la scenon kiam ili ĵus eniris Zimbabvon.

"Ĉirkaŭ en 2005 kaŭze de la ŝanĝiĝo de la interna politiko, ekonomia stato, socia medio kaj aliaj, la tabaka industrio de Zimbabvo ne daŭre tenis la bonan tendencon. La produkto falis de pli ol 230 mil tunoj jare ĝis ĉirkaŭ nur 30 mil aŭ 40 mil tunoj. La enlanda inflacio malebligis la restarigon de la produktado. Do kiam ni eniris la landon, nielektis kontraktitan plantadon."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto