Vizitu Forumon

La kompanio Ĉina Tabako eniris Afrikon

(GMT+08:00) 2012-10-29 09:44:51

Pro la laboro de la kompanio Tianze, en 2010 la Nacia Indiĝeniga kaj Rajtiga Komitato de Zimbabvo sperciale permesis al la kompanio ĝui kompletan imunecon, difinitan de la Leĝo pri Naciigo kaj Ekonomia Rajtigo. Laŭ la Leĝo eksterlanda kompanio, kiu havas kapitalon de pli ol 1 usona dolaro devas transdoni aŭ vendi pli ol 51% da akcioj al lokanoj aŭ loka registaro. Multaj eksterlandaj entreprenoj inkluzive de eksterlandaj bankoj devigite transdonis la akciojn al lokantoj. Zhang Qinggang diris,

"La kaŭzo estas simpla, ĉar ni ludas gravan rolon en eksportado de zimbabva tabako al Ĉinio. Do en nuna periodo ni gajnis la permeson, tio estas ne tiel facila."

La kompanio Tianze ne nur antaŭenpuŝis la tabakan eksportado de Zimbabvo, vastigis la vojon de la dulandaj komercoj, helpis la tabakan industrion kaj eĉ ekonomian reprosperiĝon de Zimbabvo, sed samtempe ankaŭ aktive ŝultrigis socian respondecon. La kompanio investis kaj konstruigis lernejon kaj helpis lokan ajdosan orfejon. Tio gajnis unuaniman admiron de lokaj civitanoj.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto