Vizitu Forumon

La kompanio Ĉina Tabako eniris Afrikon

(GMT+08:00) 2012-10-29 09:44:51

Por pli bone plenumi la plantadon, la kompanio subskribis kontrakton kun tabakaj kulturistoj. Laŭ la kontrakto, la kompanio Tianze liveris kapitalon, materialon kaj teknikan gvidon al kulturistoj kaj la produktitaj tabakfolioj nepre estis aĉetataj de la kompanio por nuligi la pruntojn. Sub la teknika gvido, la kompanio bone regis kvaliton de tabakaj folioj, la folioj havas altan utiligeblecon, tial la kulturistoj povas ricevi pli bonan rikolton ol vendado en ordinara merkato. Per tia maniero la kompanio ankaŭ rompis la monopoligon de lokaj kompanioj kaj efektivigis sian propran disvolviĝon. Han Bing, ĉina komerca konsilisto en Zimbabvo, diris,

"Nun la kompanio Ĉina Tabako aĉetas ĉirkaŭ 12% de la totala produktkvanto. La tabako importita el Zimbabvo atingis 280 milionojn da usonaj dolaroj en la lasta jaro. Do nia kompanio ludas gravan rolon en ĝia tabaka eksporto kaj disvolviĝo de tabaka industrio."

Alisa Magaja fariĝis kontraktita kulturisto de la kompanio Tianze de la jaro 2007, poste granda ŝanĝiĝo okazis en lia farmo. La kompanio liveris al li ne nur seninterezan prunton, senpagan sterkon kaj agrokulturan kemiaĵon, sed ankaŭ traktoron, generatoron kaj aliajn aparatojn kaj ĉiuflankan teknikgvidon. Post ĉirkaŭ 5 jaroj Magaja vastigis sian plantareon de 40 hektaroj al 150 hektaroj. Li diris, ke li volas fari la plej bonan kaj ne desaponti la kompanion.

"Mi ne volas desaponti la kompanion Tianze, se la kompanio malgrandigus sian entreprenadon, malboniĝus la ekonomio de Zimbabvo kaj multaj homoj perdus laboron. Do ni nepre faras la plej bonan , tial la kompanio kontraktos kun pli multaj kulturistoj kaj fine kreskos la ekonomio de nia lando kaj ĉiuj profitos el la kunlaboro."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto