Vizitu Forumon

Memoro el Tian'anmen-pordegturo

(GMT+08:00) 2009-09-21 20:29:58

Ceremonio de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko en Tian'anmen-pordegturo jam pasis 60 jarojn, tiam pli ol 600 reprezentantoj de la unua sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco atestis la ceremonion. Hodiaŭ, kelkaj tiamaj reprezentantoj priparolos rakontojn dum la ceremonio, bonvole aŭskultu!

Antaŭ 60 jaroj, Xie Bangding, kiel ĉefa reprezentanto de Ĉina Tutlanda Asocio de Lernantoj, partoprenis en la unua sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Kvankam 60 jaroj pasis, tamen la 88-jaraĝa maljunulo ankoraŭ klare memoras tiaman pompan scenon. Li diris: "Mi nenima forlasis el la memoro la 109 tagojn de preparo ekde la unua sesio de la nova Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ĝis la ceremonio!" Kaj la ceremonio pri fondiĝo de Popol-Heroa Monumento, okazinta post la unua sesio, plej profunde impresis la maljunulon.

Xie Bangding rememoris: "La 30-an de septembro en 1949, post la unua sesio, ĉefaj reprezentantoj de diversaj institucioj kaj organizoj venis al Tian'anmen-Placo kaj partoprenis en la ceremonio. Je la pli ol 18-a horo tiutage, ni atingis Tian'anmen-Placon. En la placo, pinoj verdas kaj vespera krepusko neklaras, la atmosfero estas tre serioza."

La maljunulo diris, ke reprezentante prezidion, ĉina ĉefministro Zhou Enlai donis parolon. Li diris: "Memore al mortintoj kaj stimule al vivantoj, la unua sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco aparte decidis starigi en la ĉefurbo Pekino Popol-Heroan Monumenton por tiuj, kiuj sin oferis por la patrolando en la ĉefurbo Pekino. Nun, la 30-an de septembro de 1949 en Tian'anmen, ni ĉiuj reprezentantoj okazigu la ceremonion." Poste, ĉiuj homoj deprenis ĉapojn kaj silentis.

Poste, ĉina prezidanto Mao Zedong deklaris vortojn sur la monumento, skribitajn de li mem: Eternan gloron al popolaj herooj oferintaj sian vivon en Popola Liberiga Milito kaj Popola Revolucio en la lastaj 3 jaroj! Eternan gloron al popolaj herooj oferintaj sian vivon en la lastaj 30 jaroj! Retrospurinte ĝis la jaro 1840, eternan gloron al popolaj herooj oferintaj sian vivon en ĉiuj bataloj por kontraŭi al internaj kaj eksteraj malamikoj kaj strebi al nacia sendependiĝo kaj popola libereco kaj feliĉo."

Xie Bangding diris, ke aŭskultinte la vortojn, multaj reprezentantoj, inkluzive de li mem, surpriziĝis. Li diris: "En inaŭguro de la unua sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto Mao diris, ke eternan gloron al popolaj herooj en Popola Liberiga Milito kaj Popola Revolucio. Tiam en nia kapo, aperis membroj de la Komunista Partio de Ĉinio, kiuj oferis sian vivon post 1921, ne pensis pri tio, ke la vortoj, skribitaj de prezidanto Mao, enlistigis heroojn mortintajn post Opea Milito en 1840 kaj de Nov-Demokratia Revolucio, kiu komenciĝis de Majo-kvara Movado en 1919."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto