Vizitu Forumon

Memoro el Tian'anmen-pordegturo

(GMT+08:00) 2009-09-21 20:29:58

Eksvicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso 98-jaraĝa Sun Qimeng rakontis la scenon en la nokto de la 30-a de septembro ĝis la mateno de la 1-a de oktobro.

Li memoris, ke la 30-an de septembro en 1949 en la lasta kunveno de la unua sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, oni elektis Mao Zedong kiel prezidanton de la centra popola registaro de Ĉina Popola Respubliko kaj aprobis aliajn gravajn projektojn. Je la 21-a horo tiutage, ĉiuj reprezentantoj okazigis bankedon je 800 homoj por celebro. Li diris: "Ĉi tiu estas pompa sceno, prezidanto Mao Zedong sidas ĉe la unua manĝoĉambro, ĉie regas gaja atmosfero. Reprezentantoj sinsekve tostas al prezidanto."

Emerita funkciulino de la ĉina Ministerio pri Homaj Riĉfontoj kaj Socia Garantio, 80-jaraĝa maljunulo Fang Guangyu rememoris: "Preskaŭ je la 14-a horo de la 1-a de oktobro en 1949, ni, reprezentantoj, partoprenintaj en la unua sesio, kun entuziasmo atendis prezidanton Mao Zedong kaj aliajn gvidantojn ĉe Tian'anmen-pordegturo. Tio profunde impresis min."

Tiam, ankaŭ 80-jaraĝa Tian Fuda, nuna honora vicprezidanto de taiwan-a demokratia aŭtonoma federacio kaj tiama reprezentanto de la federacio, atendis prezidanton Mao kaj aliajn gvidantojn en la Tian'anmen-pordegturo. Li atentis, ke en honora tribuno ĉe la orienta flanko de la pordegturo, pli ol 160 membroj de taiwan-grupo el milita universitato rigardas al la pordegturo. Ankaŭ ili atendas prezidanton Mao. Tian Fuda remomoris, ke laŭplane, la lernantoj celis esti akceptataj en revuo, poste centraj gvidantoj aparte aranĝis, ke ili spektu la ceremonion en honora tribuno.

Tian Fuda diris, ke tiam li estis instigata. Same kiel li, multaj lernantoj de la taiwan-grupo estis gaoshan-naciecanoj. Kiam Japanio okupis Taiwan, ili estis tria-tavolaj, post kapitulaco de Japanio, ili estis dua-tavolaj. Ili persone sentis, ke sen la Komunista Partio de Ĉinio, nek naskiĝos la nova Ĉinio, nek aperos la nova bela vivo." Nun, rememorinte tion, Tian Fuda ankoraŭ emociiĝis kaj larmis.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto