Vizitu Forumon

Memoro el Tian'anmen-pordegturo

(GMT+08:00) 2009-09-21 20:29:58

Fang Guangyu diris: "Proksimume je la 15-a horo, venis Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj. Brilis la okuloj de Fang Guangyu. "En huraoj, prezidanto Mao kaj aliaj gvidantoj suriris la Tian'anmen-pordegturon. Kvankam, en la lastaj tagoj mi vidis prezidanton Mao ĉiutage en la unua sesio, tamen mi sentis, ke tia tempo estas malsama ol ordinaraj tagoj. Prezidanto Mao portas profundgrizan veston kun zhongshan-stilo kaj marŝas plej antaŭe, la figuro plenas de fido, li estas ege granda."

Je la 15-a horo, ĝenerala sekretario de komitato de la centra popola registaro Lin Boqu deklaris komencon de la ceremonio kaj invitis prezidanton Mao al lia loko, milita orkestro ludis "Marŝon de la Volontuloj."

Priskribante la emocian scenon, maljunuloj Xie Bangding, Tian Fuda kaj Fang Guangyu diris, ke kiam prezidanto Mao deklaris: '"Hodiaŭ fondiĝu la centra popola registaro de Ĉina Popola Respubliko!" ili ploris.

Mao Zedong premis butonon, kun "Marŝo de la Volontuloj" kaj 28 salvoj el 54 kanonoj, leviĝis la unua kvinstela flago de la nova Ĉinio en la ĉefurbo Pekino.

Xie Bangding diris: "En tiu tempo, 300 mil popolanoj en la placo refoje bolas, ili huraas, saltas kaj aplaŭdas! La kortuŝa voko eĉ kovras sonojn el salutaj kanonadoj."

Fang Guangyu diris: "Tiam, mi ploras, rigardante la lokon de prezidanto Mao, senĉese saltas kaj aplaŭdas, eĉ ne aŭdas la sonon de salutaj kanonadoj."

Tian Fuda diris: "Tiam, mi entuziasmas, eĉ ne povas paroli iun ajn vorton. Mi sidas ĉe la okcidenta flanko de la Tian'anmen-pordegturo, ĉe mi iuj reprezentantoj varme manpremas kaj ĉirkaŭbrakas unu la alian."

Poste, prezidanto Mao deklaris anoncon de la centra popola registaro, la voĉo estis sonora. Fine de la deklaro, reaplaŭdis la placo.

Post la deklaro de Mao, oficiale komenciĝis revuo. Kiam aŭto de ĝenerala komandoro Zhu De veturis preter armeanaj vikoj, Zhu De kriis: "Vivu Ĉina Popola Respubliko!" Kaj soldatoj alte kriis: "Vivu, Vivu, Vivu!"

Fang Guangyu diris, ke la pompa ceremonio pri fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko ĉiam instigas ŝin. Kaj la sceno de kunfandiĝo de gvidantoj kaj popolanoj ĉiam varmigas ŝin.

Fang Guangyu rememoris, ke post la revuo, popolana parado puŝis la ceremonion al alia alta tajdo.

Ŝi diris: "Vidinte venon de paradaj popolanoj, prezidanto Mao iris al la sudorienta angulo, antaŭen ŝovinte la korpon svingis ĉapon kaj esprimis saluton al popolanoj, vokis 'Vivu la popolo! Vivu kamaradoj!"

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto