Vizitu Forumon

Memoro el Tian'anmen-pordegturo

(GMT+08:00) 2009-09-21 20:29:58

Xie Bangding konigis: "Preskaŭ je la 21-a horo kaj 30 minutoj, la lasta grupo, konsistinta el junaj lerrnantoj, venis. Kiam ili atingis la sudon de la ponto Jinshui, ili ne marŝis okcidenten laŭ projekto, sed kun hurao 'Vivu prezidanto Mao!' kuris tra la ponto Jinshui kaj venis al la pinto de la Tian'anmen-pordegturo. Tiam, antaŭen ŝovinte la korpon, prezidanto Mao kriis: 'Vivu junuloj!' 'Vivu lernantoj' kaj svingis manon al ili. Mi klare vidis larmojn sur vizaĝoj de lernantoj. Ankaŭ mi ploris en la pordegturo."

Fang Guangyu diris: "Kvankam finiĝis la ceremonio, tamen ĉiuj homoj ne povis forlasi. La placo plenas de lampaj briloj, fajraĵoj fendas la aeron kaj muzikaĵoj sonas senĉese. Ankaŭ mi venis al la placo, kune kun aliaj homoj kantis kaj dancis ĝis la profunda nokto!"

Post la ceremonio, ĉina ĉefministro Zhou Enlai sendis oficialan leteron al pekinaj kaj nankinaj diversaj malnovaj ambasadorejoj, legacioj kaj konsulejoj de diversaj landoj en Ĉinio dirante: "Prezidanto de la centra popola registaro de Ĉina Popola Respubliko Mao Zedong jam publikigis anoncon tiutage. Kun la letero, mi sendu la anoncon al vi kaj esperas, ke vi bonvole transsendu ĝin al via registaro. Mi opinias, ke tio estas necesa, ke Ĉina Popola Respubliko kaj diversaj landoj establu normalajn diplomatiajn rilatojn."

Karaj aŭskultantoj! la reĝimo, establita de la popolo mem, en la ĉina historio ĝuste tiel stariĝis kun plena memfido kaj tutnova pozo antaŭ la mondo.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto