Vizitu Forumon

Omaĝe al Ivo Lapenna, meritplena akcelanto de Esperanto

(GMT+08:00) 2009-11-11 10:02:48

B: Por plibone koni Ivo Lapenna kaj precipe lian elstaran kontribuon por la internacia lingvo Esperanto, ni tiurilate intervjuu s-ron Ulrich Lins, kies talento en esploro de la historio de Esperanto brile elmontriĝas en la libro "La Danĝera Lingvo".

A: Saluton, s-ro Ulrich Lins! Vi persone rilatis kun Ivo Lapenna. Kia homo li estis en via impreso?

Ulrich Lins (poste Lins simpligita): Ivo Lapenna estis tre impona persono laŭ la ekstera aspekto. Li estis altstatura homo kun bela vizaĝo, tiel ke foje oni lin komparis kun romia imperiestro. Kaj pli gravas, ke li parolis nekredeble belan Esperanton. Li estis la plej elokventa kaj karisma oratoro de la Esperanto-movado. Liaj paroloj en la Universalaj Kongresoj kaj aliloke ĉiam estis tre imponaj kaj ĝuindaj. Esperantistoj, kiuj eble antaŭ la kongreso ne estis tre agemaj, estis instigitaj aktivi pli multe dank' al liaj paroladoj, dank' al lia talento.

B: Kion rimarkindan Ivo Lapenna alportis al la Esperanto-movado post sia eniro en la estraron de UEA en la jaro 1937?

Lins: UEA jam ekzistis ekde la jaro 1908. Kiam Ivo Lapenna estraraniĝis en 1937, li transprenis organizaĵon, kiu jam firme establiĝis en la Esperanto-movado. Sed oni ne povas nei la fakton, ke antaŭ la alveno de Ivo Lapenna la movado ne havis organizan profilon. Kiel aludas la vorto movado, oni celas iel organizi, sed ĝuste tion neglektis UEA ĝis alveno de Ivo Lapenna. Sed tute alia afero estas la demando: kiel progresigi Esperanton, kiel rilati al neesperantistaj organizaĵoj, kiel proksimigi Esperanton al tio, kion oni kutime nomas la fina venko. Tiurilate Ivo Lapenna havas grandan meriton.

A: Ivo Lapenna estas nomata "la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo Esperanto" kaj "la arkitekto kaj konstruinto de la moderna Esperanto-movado" pro siaj gravaj kontribuoj al la progresigado de Esperanto. Ĉu vi povas doni al ni kompletan bildon pri liaj kontribuoj en la Esperanto-movado?

Lins: Mi ne scias, ĉu mi povus klarigi ĉiujn liajn kontribuojn, ĉar li vere faris tre multe. Ne eblas resumi tion en kelkaj frazoj. Dum pli ol 30 jaroj li estis estrarano de UEA: unue simpla estrarano, poste ĝenerala sekretario kaj fine prezidanto de UEA. En tiuj funkcioj li multe progresigis UEA. Li organizis ekzemple la subskribokampanjon ĉe Unuiĝintaj Nacioj komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiu poste interalie rezultigis faman rezolucion de Unesko favore al Esperanto en Montevideo. Tio ĝenerale levis la prestiĝon de UEA ĉe la neesperantistaj organizaĵoj kaj ligis UEA al Unesko per konsultaj rilatoj. Sekve de la unika atingo ĉe Unesko, kiu estis vera mejloŝtono en la historio de la Esperanto-movado, granda nombro de artikoloj estis publikigita en la monda gazetaro. Rezultis multaj aliaj gravaj atingoj, dank' al la elstara personeco kaj multflankaj talentoj de Ivo Lapenna. Kompreneble oni povas diri, ke tio ne proksimigis nin al la fina venko. Sed la seriozeco de la Esperanto-movado multe kreskis dank' al la streĉado de Ivo Lapenna. Ivo Lapenna do plue servis al UEA kiel gvida stelo. Ĝis la lasta spiro li daŭrigis sian laboron por la Internacia Lingvo Esperanto.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto