Vizitu Forumon

Omaĝe al Ivo Lapenna, meritplena akcelanto de Esperanto

(GMT+08:00) 2009-11-11 10:02:48

B: Kiel vi diris, Unesko akceptis rezolucion favore al Esperanto en la jaro 1954 en Montevideo. Konkrete dirite, pri kio ĉefe temas la rezolucio?

Lins: La rezolucio temas pri la kontribuo de Esperanto al la interpopola kompreniĝo kaj paco. Pli frue, post la Unua Mondmilito, oni jam klopodis ĉe Ligo de Nacioj por voĉdono pri Esperanto. Ĝi voĉdonis, sed ne faris ion plian krom deklari sian simpation. Edmond Privat, la tiutempa aganto de UEA, esperis, ke Ligo de Nacioj pledos por la enkonduko de Esperanto en lernejojn. Sed tion oni ne volis. Estis politike tro tikla afero. Nun ni estas kontentaj, ke Unekso ĝenerale subtenas la strebojn de la Esperanto-movado. Kaj en sia laboro, la esperantistoj povas sin apogi je la favora deklaro de Unesko. Se temas pri la enkonduko de Esperanto en la internacian vivon, la angla lingvo, la franca kaj kelkaj aliaj lingvoj estas tiel potencaj, ke Esperanto ankoraŭ ne estas serioze konsiderata. Okaze, UN kaj Unesko plue montras sian simpation. Mi memoras, ke en 1977 la tiama ĝenerala direktoro de Unesko eĉ venis al la Universala Kongreso de Esperanto en Islando; en 1985 la ĝenerala konferenco de Unesko en Sofio akceptis novan, tre favoran rezolucion pri Esperanto; kaj la ĝenerala direktoro de Unesko preskaŭ ĉiujare sendas mesaĝon al la inaŭguro de la Universala Kongreso. Ni ankaŭ havas niajn agantojn en Parizo, kiuj regule rilatas kun la oficistoj de Unesko. Do, ni povas diri, ke post la fama deklaro de Unesko en Montevideo bone evoluas la rilatoj inter Unesko kaj UEA.

A: Estas bone konate, ke Ivo Lapenna estas unu el fondintoj de la moderna UEA. Ĉu vi povas ĉi-rilate klarigi al ni liajn kontribuojn en la konstruado de la moderna UEA?

Lins: Jes. Li fondis en la jaro 1952 la Centron pri Esploro kaj Dokumentado (CED), kiu ankoraŭ nun ekzistas. Ĝi estas la esplora fako de UEA. Se oni volas informiĝi pri Esperanto, oni bezonas la bazon de fidindaj faktoj. CED daŭre kolektas bazajn faktojn ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri mondaj lingvaj problemoj. Neeviteble la skalo de CED etendiĝis ankaŭ al lingvaj problemoj en la mondo, kiuj ne rekte rilatas al Esperanto. Sub Ivo Lapenna estis fondita la revuo La Monda Lingvo-Problemo, unu el la ĉefaj iniciatoj de CED. Ĝi nun aperas sub la titolo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado, kiu enhavas altnivelajn sciencajn kontribuaĵojn en la angla kaj aliaj lingvoj pri diversaj aspektoj de lingvaj problemoj.

B: S-ro Ulrich Lins, koran dankon pro via akcepto de nia intervjuo!

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto