Vizitu Forumon

Omaĝe al Ivo Lapenna, meritplena akcelanto de Esperanto

(GMT+08:00) 2009-11-11 10:02:48

A: Karaj amikoj, okaze de la 100-jara jubileo de la grava akcelanto de Esperanto Prof. D-ro Ivo Lapenna, tutmondaj esperantistoj sinsekve montras siajn respektojn al la genio, kaj inter ili ne mankas konatuloj de Ivo Lapenna.

B: S-ro Probal Dasgupta, nuna prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, skribis en artikolo omaĝe al Ivo Lapenna.

"Prof. D-ro Ivo Lapenna estis sendube la plej elstara inter la gvidantoj en la organizita Esperanto-movado. Oni ofte ligas lian esperantistan karieron specife kun Universala Esperanto-Asocio, kiun li gvidis en ties modernan institucian formon. Sed lia kontribuo al la Movado superverŝas la limojn de tiu institucia identeco. Lapenna estis la plej elstara oratoro en la historio de la lingvo. Tamen kompreneble li specife apartenis al tute alia fako: li estis grava fakulo pri la internacia juro, kaj ĝuste surbaze de tiu sia faka kono li muldis la postmilitan laborlinion de UEA. Lia sinengaĝo sur la tereno de la homaj rajtoj kreis apartan profilon ne nur por UEA, sed ĝenerale por la Esperanto-movado de post la dua mondmilito. Pro liaj klopodoj UEA jam ekde 1947 – unu jaron antaŭ la formala adoptiĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Unuiĝintaj Nacioj – enstatutigis la principon, ke la respektadon al homaj rajtoj UEA rigardas kiel nepran antaŭkondiĉon por siaj laboroj.

Al la hodiaŭa generacio devus esti grave, ke li estis inter la unuaj, kiuj en la batalo por konservi la malfortajn lingvojn kaj kulturojn emfazis la koncepton de lingva genocido kiel juran batalilon.

B: S-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, alte taksis atingojn de Ivo Lapenna.

"Fakte mi konis Lapenna kaj kunlaboris kun li. Tre mallonge dirite, Lapenna estis tre granda aganto, tre brila aganto. Dum unu aŭ du jardekoj li estis la ĉefa gvidanto en UEA, konstruis la novan asocion , transportis la oficejon unue en Britujo poste en Nederlando kaj tiel plu. Parolante pri la konferenco de Unesko en 1954, li havis grandegajn meritojn. Oni vidas, ke lia kontribuo por Esperanto estas tre granda."

A: S-ino Birthe Lapenna, la edzino de Ivo Lapenna, diris:

"Kiel vi scias, Ivo Lapenna ja estis ne nur "la arkitekto kaj konstruinto de la moderna Esperanto-Movado, sed ankaŭ la plej granda oratoro iam ajn de la Esperanto-Movado. Troviĝas 5 diskoj kun liaj paroladoj, kiujn oni povas aĉeti ĉe UEA, Ankaŭ ĉiujn liajn verkojn oni povas aĉeti tie. Mi pensas, ke hodiaŭ jam aperas reeldono de liaj elektitaj paroladoj kaj prelegoj, ĉar UEA intencas reeldoni ĝin okaze de la 100-jara datreveno."

B: S-ro Petro Chrdle, vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, diris:

"Mi neniam renkontis Ivo Lapenna. Mi tre estimas lin. Kaj mi supozas, ke tiun jubileon oni vere devas rememorigi lin. Liaj paroloj, kiuj mi aŭskultis, havas ankaŭ hodiaŭan valoron. Hodiaŭ ni ankaŭ povas multe lerni de ĝi."

A: S-ro Jiri Patera, veterana Esperantisto en Prago, teksis:

"Mi opinias, ke li estas grava persono kaj granda persono kaj meritas esti memorigata. Oni devas ne nur paroli pri li, sed ankaŭ legi kaj studi liajn verkojn."

B: Karaj amikoj, Finiĝis la speciala programero omaĝe al Prof. D-ro Ivo Lapenna, meritplena akcelanto de Esperanto kaj ĝia kulturo depost Esperanto-kreinto D-ro L.L.Zamenhof.

A: Bonvole skribu al ni viajn opiniojn aŭ proponojn, nia adreso estas: E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, Shijingshan-distrikto, Pekino, Ĉinio, kaj la poŝtnumero estas 100040. Ankaŭ retmesaĝoj estas bonvenaj, nia retadreso estas lina68@tom.com . Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto