Vizitu Forumon

Sh.Ok 2010 n-ro 07 : Ĵaŭde 14 10 10, lasta programa tago, subpluva duontaga ekskurso

(GMT+08:00) 2010-10-15 17:17:51

 

Snif, hodiaŭ jam estas la lasta komuna tago, kun organizantoj, akompanantoj (interpretistoj) kaj partoprenantoj. Ĉi matene devis ni forveturi je la 8a horo, denove tre frue ! Pro tio hieraŭ vespere mi deziris enlitiĝi ne tro malfrue. Mi sukcesis tion atingi komencante mian tagraporton en la buso ptm kaj finskribante ĝin haste vespere, revene post la ŝip-krozado. Tiel enlitiĝis je 23:35. Ĉi-matene vekiĝis per la ĉambra alarmo kaj telefono je la 06:25 ! Alvenis en la manĝejon je 07:20 kaj estis preta je la 08:05, kun nur 5-minuta malfruo ĉi-foje 

La hodiaŭa programa konsistis je duontaga (matena) ekskurso al ekster- sed apudurba malnova urbo, Zhao io, kies precizan ĉinan nomon mi jam forgesis. Temas pri urbo simila al Venezio, kiel diris nia juna ĉiĉerono. Ni alvenis tie preskaŭ je la 10a horo kaj reveturis el tie je la 11a kaj kelkaj minutoj. Estas iom stranga kaj bedaŭrinda tempo-planado laŭ mi veturi pli ol 3 horoj por promeni surloke apenaŭ pli ol unu horon. Des pli bedaŭrinde, ke la vetero tute aĉis, aĉegis. Pluvis, pluvadis. Ne taŭgaj kondiĉoj por viziti belan urbon kun kanaloj kaj ĝardeno, malpli granda ol tiu en Yu Yuan sed tamen okul-alloga ankaŭ. Pri la aspekto de tiu sufiĉe ĉarma loko, mi konsilas pli bone vidi la fotojn aperontajn ĉi-tie aŭ aliloke en la reto.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto