Vizitu Forumon

Sh.Ok 2010 n-ro 07 : Ĵaŭde 14 10 10, lasta programa tago, subpluva duontaga ekskurso

(GMT+08:00) 2010-10-15 17:17:51

Ni revenis al la urbo Ŝanhajo por tagmanĝi en iu restoracio laŭdire de iu ĉina malplimulto. Se oni diris al mi ĝian nomon, mi ĝin jam tute forgesis. Ne multe komentindas la manĝo miaflanke. La organizantoj petis nin kunporti niajn ĉambrajn akvo-boteletojn, tiel mi havis ion por trinki. Pli bone ol kolao. Ni estis dividitaj en 3 tabloj, unu kun la organizantoj, Nha (la vjetnamano) kaj Maria (la bulgarino). Unu kun Gedas (el Litovio) kaj Lydia (el Germanio). Kaj la mia, kun la belarusoj (tio estas kun ilia interpretistino ankaŭ !) kaj Michela (kaj ŝia akompanantino Serena). La surscenejan spektaklon de dancistoj tradicie kostumitaj ni grandparte maltrafis. Ĉu bedaŭrinde ? Ĉiuokaze ni sidis iom for de la scenejo. La manĝaĵo ne aspektis al mi tre diferenca je kutime, sed mi ne estas la plej taŭga persono por juĝi, manĝinte denove la « striktan minimumon », tio estas rizon kaj iom da viandaĵo.

Ni revenis ĉirkaŭ la 13:30, disponante je 3 liberaj horoj antaŭ rendevuo por iri vespermanĝi ie. Mi profitis tiun tempon komencante skribi mian tagnoton, per la portebla komputilo enĉambre. Je la 17a kaj iom, ni forbusis manĝi en Huhei, en restoracio situante je 5a etaĝo de tre moda kaj moderna komerca centro, Shanghai Times Square. Mi ne diros, kiudevena manĝo estis, vi jam divenis ! Nin atendis privata salono, kun 2 tabloj. Tre intima kaj konforta loko ! La komentinda afero pri tiu lasta komuna vespermanĝo estas, ke ĝin antaŭis granda aktiva foto-sesio. Ĉiuj fotiĝis kun ĉiuj, preskaŭ ! Originalaĵo, unuafoje estis foto de la interpretistoj. Bona ideo, ĉar ĉiuj ili ankoraŭ ĉeestis, male al la partoprenantoj, kiuj perdis foririntan Yuka. Kroma rimarkindaĵo dum la vespermanĝo estas, ke estis multaj tostoj, « ganbej-umadoj », mi dirus, ĉinesperante. Kaj talente distris nin gitare Nha. En la fino estis eĉ iom da dancado dank'al gitar-ludado kaj kantado de Nha, ankaŭ en la rusa (originala versio de Apudmoskvaj vesperoj) kaj angla. Hodiaŭ mi petis la adresojn al tiuj, kiujn mi ne estis aldemandinte antaŭe. Same faris vespere Gedas.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto