|
|
||
Interpretistoj
Amuze - sed utile por mi por povi pli facile nomi ilin - estas, ke ili havis kromnomon rilatan al ilia laborlingvo. Ekzemple Selena kaj Ĝoja (Esperanto), Serena (itala), Michael (angla), Tamara (rusa)…
Dua notinda afero. Iuj estis pli utilaj kiel interpretistoj ol aliaj. Tio estis la kazo de la interpretistoj, kiuj laboris por kandidatoj tute ne, aŭ apenaŭ, ĉinlingvaj. Mi menciu ĉefe la bulgaran kaj anglan. Al aliaj kandidatoj, amuze estas, ke la interpretistoj ne rolis kiel interpretistoj, ĉar tiuj kandidatoj jam flue ĉinlingvaj ne bezonis aŭ preskaŭ ne bezonis interpretadon.
Fakte resumeblas, ke la interpretistoj estis plurtaskaj, mult-utilaj. Ili rolis kiel akompanantoj, interpretistoj kaj raportistoj, kiuj ĉiutage kolektis la impresojn de ilia respektiva akompanato.
Prilingvaj rimarkoj
Estis unu el aferoj, kiujn min antaŭinteresis venonte al Ŝanhajo por tiu semajno. Kiel interkomunikos la kandidatoj ? Kiel komunikos la organizantoj kun la partoprenantoj ? Ĉu estos iu komuna lingvo inter ĉiuj ? Mi timis, ke povus esti la angla. Ĉu la partoprenantoj grupiĝos laŭ lingva grupo ?
Nun, ke la semajno oficiale finiĝis, eblas tiri kelkajn konkludojn tiukampe. Kiel dirite, la 2 belarusoj ĉiam restis unu kun la alia kaj krokodilis. Kelkfoje parolis kun ili, ruse, la bulgarino. Malpli ofte, kvankam foje, la litovo, kiu bone komprenas la rusan sed malpli parolas (aŭ parolemas ĝin), pro lando-politikaj kialoj. Interesa afero estas do, ke la rusa lingvo estis la 2a plej parolata lingvo en la grupo, for post la ĉina. Eble la angla estis pli multe regata, sed malpli uzata, ĉar nur unu kandidato havis la anglan kiel laborlingvo. Stranga afero fakte tiu, ke estis la juna litovo. La angla povus roli kiel komuna lingvo inter ĉiuj, sed tio ne okazis, la organizantoj ĉiam parolis ĉine kaj fidis la interpretistojn por enorele murmure interpreti.
Tre impresis min la unuafoje al mi vidita rolo de la ĉina kiel komuna lingvo, dua lingvo inter italino kaj germanino ! Kiu povus imagi, ke 2 neĉindevenaj eŭropanoj uzus la ĉinan kiel interlingvon ??!! Mirinda sperto. La vjetnamano kaj la japanino ankaŭ brile parolis la japanan. Do, inter 8 kandidatoj, 4 parolis bone la ĉinan. Mi havis la plezuron povi ekzerci kelkajn lingvojn : krom la ĉiutage uzita Esperanto, la rusa, paroletata kun la ruslingvanoj, la itala kaj la germana ; la angla, iomete kun la alilingvanoj. Kelkajn vortojn de la hispana interŝanĝis kun uzanto de la libera komputilo 1a-etaĝe kaj kun meksikanino sametaĝe.
La ĉina
Temas pri la ĉina lingvo, kompreneble. Mi tre ĝeniĝis esti inter la 3, kiuj plej nule parolis ĝin. Paroli la ĉinan estas pli ol pluso, estis tre aprezata. Multe da sukceso rikoltis la ĉinlingvaj kantintoj dum la marda solenaĵo, la publiko emis kunkanti kun ili. Kaj tiuj kandidatoj povis paroli kun ĉiuj organizantoj, povis impresi la prezentiston, povis elturniĝi en la komercejoj, komuniki kun lokanoj kaj ĉinaj turistoj.
Mi bedaŭras, ke mi ne povis paroli ĉine al la prezentisto, kiu demandis kiel statas mia kono de la lingvo. Des pli bedaŭrinde, ke post kiam li faris tiujn demandojn al mi dum la prov-prezentoj lunde ptm, li ne plu starigis ilin la grandan tagon, marde ! Kvankam mi estis preparinte, dank'al Michela, ĉinan kanteton kaj pli bonan respondon al la demando « Kial vi ankoraŭ ne eklernis la ĉinan ? ». Lunde, mi diris « eble mi eklernos ĝin poste », marde mi estus dironte « ĉar mi prefere lernas lingvojn de najbaraj lingvoj, al kiuj mi vojaĝis aŭ vojaĝos, sed mi tute ne imagis, ke mi vojaĝos 2foje samjare al Ĉinio, mi ne imagis, ke mi tiom frue vojaĝos al Ĉinio ! ». Kaj do marde mi povis nek kanti « Frato Jakvo » en la ĉina nek diri tion. Cetere, Selena ial ne deziris, ke mi diru la nuran de mi lernitan frazon « Ĉing wenn cesuo dzaj na are ? »
Dum la semajno dank'al Ĝoja mi lernis kelkajn aliajn vortojn : « Wo she fa gu je » (Mi estas franco), « Wo zaj le fa gu » (mi parolas france) …
Organizado
Mi devas konfesi, ke la organizado min ege impresis. Sekve mi deziras sincere kaj tutkore gratuli al la 3 organizantaj organizaĵoj : la Ŝanhajan radion, la Buroon de la Monda Ekspo, kaj laste sed ne balaste, la Ĉinan Radion Internacian (CRI), kiu estis la plej videbla el tiuj.
La semajno dividiĝis je 3 partoj : unue, la vizitado al la Ekspo ; due la premi-disdonada solenaĵo post preparado al ĝi ; trie la turismado. Certe plej plaĉis al mi la 3a parto, ĉar la Ekspo-n mi jam parte vizitis antaŭe. Tamen kelkaj pavilonoj novaj al mi tre plaĉis : la Ĉina Aviadila, la Ŝtata Elektro-reto (State Grid, en la angla), la Pavilono de Estonto, Urban Planedon, kaj iomete la japana. Kio estis admirinde, estis, ke samtage ni vizitis pli ol 5 aŭ 6 pavilonoj, dum malpli ol la tuta tago. Ĉu eblas tio al normalaj turistoj ? Dirindas, ke la franca pavilono same seniluziigis min kiel pasintfoje, eĉ se ŝajnis al mi, ke la bildoj estis pli bone prezentitaj, kun pli da spaco inter ĉiu el ili. Eble mi eraras, mismemoras. Plej plaĉis al mi la turismuma parto, kvankam kelkajn vizitindaĵojn mi jam estis vidinte. Ĉiam estas plezurego al mi promeni sur Waitan (la Bund), admiri la ĉielskrapulojn vid-al-vide de ĝi, paŝi sur la Nankina strato. Plie estis novaj aferoj : ni vizitis la ĝardenon en Yu Yuan, supreniris en la SMFC (Ŝanhaja Monda Financa Centro) anstataŭ la Perla Turo. Okazis tiu ŝanĝo de plano ĉar estis tro da vico en tiu lasta. Feliĉe por mi. Kaj por ĉiuj, certe, ĉar pli belas la vidpunkto el SMFC. Kial ? Ne nur ĝi estas pli alta, la plej alta turo en Ŝanhajo. Sed ĉefe de ĝi videblas la Perla Turo !! Tio evidente ne eblas, kiam oni estas en la Perla Turo. Samkiale mi ĉiam konsilas al turistoj viziti en Parizo la Turon Montparnasse anstataŭ la Eiffel Turon. Inter ĉiuj spertitaj travivaĵoj plej plaĉis al mi la ŝipa krozado merkrede vespere, je la 21a. Kiom belega panoramao, fronte al ĉiuj tiuj altaj turoj, la Perla Turo, la SMFC kaj la aliaj. Kaj ankaŭ la Bund. Kaj nokta moderna parto de Ŝanhajo ĝenerale. Ravanta vidaĵo.
Dum la tagoj apenaŭ eblis enui. Foje mi bedaŭris, ke ni revenis tre frue al la hotelo kaj havis longan liberan tempon, dediĉotan al la laboro. Tio kaj la luksaj kondiĉoj donis kelkfoje al mi la impreson esti en ora malliberejo. Certe agrabla malliberejo kaj ne tre malagrabla laboro, des pli, ke tio estis malalta prezo pagenda kompense al tiom da lukseco kaj da malavarego.
Manĝo
Vere rimarkindas, ke ĉiam, absolute ĉîam, ni manĝis ĉirkaŭ rondaj tabloj ! Kun turnanta vitra tavolo en la centro, sur kiujn la pladoj estis metitaj. Tre multaj fiŝoj. Ĉiumanĝe estis fiŝoj kaj maraĵoj Videble la ŝanhaja manĝaĵo estas pli fiŝa ol la pekina.
Vetero
Komence de la semajno estis tre agrabla vetero, ne tre varma sed sufiĉe, 20 kaj iom gradoj. Fine, bedaŭrinde, pluvadis, kiam ni estis en Yu Yuan kaj en la venezieca malnova urbo.
Konkludaj vortoj
La semajno estis belega. Kiel diris Michael / Li Don post la lasta vespermanĝo en la buso, certe ĝi estos neforgesebla kiel bondeziroj farataj okaze de pasanta stelo. Eblas havi agrablan tempon ankaŭ ekster Esperantio. Tiu-foje estis per-Esperanto pli ol por-Esperanto kaj ol en Esperantio.
Foje dum la semajno mi estis streĉita (antaŭ la artaj prezentoj), eĉ malgaja, iujn momentojn (post la artaj prezentoj, foje vespere ; je foriro de Selena). Sed la ĉefa sento, kiun mi havis, estis ĝojeco. Kaj kompreneble seleneco
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |