Vizitu Forumon

Sh.Ok 2010 n-ro 07 : Ĵaŭde 14 10 10, lasta programa tago, subpluva duontaga ekskurso

(GMT+08:00) 2010-10-15 17:17:51

Ni revenis ĉirkaŭ la 21a (ĉu ? mi ne plu certas), restis multe da laboro farenda tiun lastan vesperon.

Ĝeneralaj komentoj pri la semajno.

La aliaj partoprenantoj.

Nha (Vjetnamio) : mi kontentas, ke finfine hodiaŭ mi konas lian nomon, parolinte iomete kun li en la buso, por peti lian adreson. Li estas vera talentulo pri muziko, kiun li kredeble studas. Kaj ankaŭ talentulo pri la ĉina lingvo. Ŝajnas al mi, ke li nun loĝas en Ĉinio, kio klarigus lian brilan nivelon ĉinlingve. Li povis paroli la anglan kun ne-ĉinlingvaj partoprenantoj. Nomon de lia akompanantino mi ne konas.

Maria (Bulgario) : malmulte mi parolis kun ŝi dum la semajno, kvankam mi povus fari tion ruse aŭ angle. Petante ŝian adreson en la buso, mi hodiaŭ malkovris, ke ŝi estas estrino de 3 asocioj en sia urbo Ruse ! Unu el ili temas pri Bulgar-Ĉina amikeco-asocio. Profilo simila al tiu de Yuka, do. Nomon de ŝia akompanantino mi ne konas.

Yuka (Japanio) : ankaû kun ŝi mi malmulte parolis, kvankam ŝi povis paroli iomete la anglan. La ĉinan male ŝi bone regis, laŭ mia kompreno. Ŝi sciigis al mi, ke ŝi havas 7 laborojn ! Kateca virino ! Kantistino, aktorino, estrino de lernejo en Ĉinio apud Pekino, instruistino pri bona konduto ktp. Do, mult-talentulino. Nomon de akompanantino mi ne konas.

Gedas (Litovio) : tre alta knabo, mi ne scias ekzakte kiom li aĝas. Hodiaû ĵaûde mi eksciis la adreson de la blogo, pri kiu li parolis sursceneje dum la solenaĵo marde matene. Dum tiu solenaĵo li kantis mem verkitan kanton kun gitara akompano. Lia interpretisto estas Michael (Li Don), kiu havas tre amuzan fortan usonan akĉenton, kiam parolante la anglan.

Nikolaj (Belarusio) : maljuna, li mem malferme konfesas (56 jaraĝa), li kantis, dum la solenaĵo, belarusan tradician kanton. Bravulo ! Pasigas la tutan tempon krokodilante kun Lydia, samlandanino kaj raportistino en la « Popola Gazeto » (Narodnaja Gazeta). Mi sufiĉe ofte diskutis, aŭ provis diskuti kun ili, sed iom malfacilis al mi en la rusa. Akompanantino-interpretistino : Tamara.

Lydia (Germanio) : mi sufiĉe multe diskutis dum la semajno, pro lingvaj kialoj. Tre alta, la dua plej alta en nia grupo. Tre simpatia kaj tre lerta pri la ĉina, kiun ŝi lernas ekde nur 2 jaroj ! Kun 21 ŝi estas la plej juna partoprenantino. Ŝi partoprenis ĉinan kantkonkurson, en kiu ŝi finiĝis 2a en Germanio. Gratulon ! Ŝia akompananto estas Li Yen (Frank).

Michela (Italio) : ankaŭ kun ŝi mi multe babilis dum la semajno, samkiale. Tre simpatia. Italeca (parolas multe per la manoj ;)) Lernis la ĉinan en Romo dum 4 jaroj. Partoprenis nelonge antaŭe internacian konkurson pri ĉina kantarto, en kiu ŝi estis inter la 30 plej bonaj (el ĉ. 108). Bravulino! Akompanantino: Serena.

Jes, vi bone kalkulis, ni estis nur 8, anstataŭ la anoncitaj 9. Lastminute, ial, ne povis veni la usonano. Deka partoprenanto rezignis jam antaŭe.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto