Vizitu Forumon

La Bicikloŝosejo numero 9 por la paco en la mondo

(GMT+08:00) 2015-06-09 15:18:47

Nuntempe en Kunming fervoras la pretigoj por la tria granda ekspozicio pri la komercaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Suda Azio. Ĝi malfermiĝos ĉi-vendrede (la 12an de junio 2015) kaj la okazo estas ege atendata de la tuta loĝantaro, inkluzive de gestudentoj kiuj atendas la oficialan leteron kiu forviŝos klasojn nur dum tiu tago. La partoprenantoj de la Ĉina kaj IFEF-kongresoj, kiuj ĵus okazis en Kunming, povis admiri la grandajn blankajn konstruaĵojn de la "Ekspo" kaj la amason da laboristoj irantaj kaj venantaj de ili eĉ dimanĉe. Fakte la kongresanoj ĉiam pasis antaŭ ili per aŭtobuso, survoje al la artaj vesperoj kun prezentado de Esperante-tradukitaj kantoj kaj dancoj de la buntaj Yunnan-aj nacimalplimultoj ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming. Cetere la Artkolegio kaj la Ekspo estas nun flanke de la sama vojo, la Eosta ŝosejo ĉirkaŭ la lago—parto de 60 kilometroj de aŭto- kaj bicikloŝosejo rondirantaj la tutan lagon Dianchi. La Parma esperantistino Franca Bonomi—vidante miajn fotojn—tuj kromnomis ĝin "Bicikloŝosejo numero 9 por la paco en la mondo". Do mi rakontos iomete pri tiu ĉi mirinda vojo kiu tiel bone kaptis la imago-kapablon de itala samideanino.

Ekde kiam mi unue atingis la Profesian Artkolegion de Kunming, tiu ĉi vojo multe impresis min. Verdire, kio unue kaptis mian atenton estis la aviadiloj kun turnantaj helikoj sur la pinto de ĉiuj stratlanternoj, krome ornamitaj je sun-paneloj. Sciante ion pri la "Flugantaj Tigroj", la usonaj pilotoj kiuj flugis por la Ĉina armeo dum la dua mondmilito, kiam en Kunming estis unu el la plej viglaj flughavenoj en la mondo, mi tuj pensis pri omaĝo al tiu ne tiel malproksima historio. Nur poste mi rimarkis ke la aviadiletoj estas fakte kaptiloj por la venta povo, kiu estas tre forta ĉirkaŭ la lago. Fakte unu malfruan vesperon okazis interupto de energiaj servoj, pro konstruadaj laboroj. Homoj en la kolegia kampuso plenigis butiketojn por aĉeti kandelojn. La vendejoj mem estis feste lumigitaj de ruĝaj kandeletoj, arte aranĝitaj inter la varoj preskaŭ kiel en Kristnaska sceno. La malproksima centro de Kunming estis ankaŭ malhela. Sed nia Biciklŝosejo numero 9 por la paco en la mondo fiere batigis sian koron de mem-produktita energio, kiel granda zono de lumo inter la nokto.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto