Vizitu Forumon

La Bicikloŝosejo numero 9 por la paco en la mondo

(GMT+08:00) 2015-06-09 15:18:47

Mi longatempe pensis ke kvar homoj sur unu motorciklo estis bonŝanca raraĵo, komparebla al kvarfolio en trifolia kampo. Sed mi nun certas ke kvar homoj estas sufiĉe normalaj, kaj la vera rareco komenciĝas nur je kvin. Eĉ kvin plenkreskuloj povas sidi sur motorciklo, ĉar Yunnan-anoj estas kutime sveltaj kaj maldikaj. Sed multfoje temas pri familioj kun infanoj. Fakte en Yunnan loĝas 25 nacimalplimultoj kaj la ĉinaj leĝoj permesas, ke ili povu esti parte esceptataj de la ununura infana limo. En aliaj vortoj, iliaj anoj povas naski pli ol unu bebo, se ili daŭre vivas en sia origina regiono kaj ne geedziĝas kun homoj de la majoritata etnio Han. Tiu estas certe saĝa escepto, ĉar Yunnan estas ankoraŭ ĉefe agrikultura regiono kaj ĝiaj malplimultoj multe fieras pri sia kultura malsameco, kiel la partoprenantoj de la ĉina kaj de la IFEF-kongresoj povis bone sperti dum la buntaj artaj vesperoj ĉe la Artkolegio.

Aliflanke okcidentanino estas same iom rara en la Eosta ŝosejo ĉirkaŭ la lago, kompare kun aliaj partoj de Kunming kie eksterlandanoj abundas. Fakte, krom mi mem kaj iuj homoj kiujn mi kunportis tien, mi pensas ke mi vidis nur unu okcidentanon, promenantan kun barbo kaj dorsosako. Ĉina islama laboristino, kiu rekoneblis ĉar ŝi surhavis vualon sub la kamparana bambua ĉapelo, diris al mi ke iam okcidenta homo alvokis ŝin de la strato por diri ke li ankaŭ estis islamano. Sed mi ne havas aliajn ekzemplojn. Certe la inaŭguro de la Ekspo povos ŝanĝi tion, ĉar la Eosta ŝosejo ĉirkaŭ la lago iĝos multe pli bone atingebla de la centro de Kunming ankaŭ per publikaj transportiloj.

La perspektivo de la Ekspo multe ŝanĝis la Eostan ŝosejon. En cara Rusio estis ŝerco nomi vilaĝojn "Potemkin", kiam por akcepti gravulojn ili nur metis bele pentritajn frontojn de kartono sur la senŝanĝajn malnovajn domojn. Certe ankaŭ ĉi tie estas grandaj afiŝoj reklamantaj la Ekspon sur malplenaj domoj aŭ antaŭ kamparanaj tombejoj. Sed la ĉiutaga laboro por beligi la ĉirkaŭaĵojn de la ŝosejo daŭras dum pli ol unu jaro: malnovaj kamparanaj dometoj estis detruitaj kaj abandonitaj kampoi estis pretigitaj por ilia nova celo. La bordo de la lago Dianchi estas iĝanta granda ĝardeno longa plurajn kilometrojn, kun lagetoj kaj pontetoj, salikoj kaj floroj en angla-stilaj gazonoj. Magnolioj estis plantitaj kaj nuntempe bele floras. La sama zorgo kiun la kamparanoj proksime de la flor-merkato de Chenggong uzis pri siaj rozoj, ĉirkaŭvolvante ĉiun burĝonon en papero, estas nun dediĉita al planti herbojn en la ruĝan vulkanan teron de Yunnan. Sabate kaj dimanĉe, frumatene aŭ malfrue vespere ĉiam estas laboristoj ĉirkaŭ la lago, kiuj atestas per sia laboro la zorgon pri la tero kaj la kompreno de ĝiaj leĝoj. Dank'al ili la Bicikloŝosejo numero 9 por la paco de la mondo estas iĝanta vere bela. Espereble ĝi povos resti parto de la urbo kiun la civitanoj povos feliĉe uzi ankaŭ post la fino de la kvar tagoj de Ekspo.

Alessandra Madella


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto