Vizitu Forumon

La Bicikloŝosejo numero 9 por la paco en la mondo

(GMT+08:00) 2015-06-09 15:18:47

Mi baldaŭ komprenis ke tiu vojo ĉirkaŭ unu el la plej grandaj lagoj de Ĉinio estas tre bona por promenadoj. La lago Dianchi ne havas la melankolian senton de aliaj ĉinaj lagoj, kiel tiu de Hanzhou. Tie la legendo de la sin-donema blanka serpentino perfidita en sia amo por ĉina viro ankoraŭ vivas kaj beligas per sia etoso la tagojn de nebula pluvo. Dianchi same ne estas majesta kaj profunde kvietiga kiel la granda lago Garda en norda Italio, kiu por multe da germanaj turistoj estas kvazaŭ maro. Male, ĝi estas gaja lago por semajnfinaj familiaj piknikoj kaj infana kajto-ludado. Oni ne trovas tie la tre profesiemajn kajto-ludistojn kiuj videblas ĉe la Verda Lago en la centro de Kunming, kies lerteco kaj pacienco levigas siajn dragojn aŭ feniksojn super la plej altajn konstruaĵojn, ĝis kiam ili apenaŭ videblas. Sed la tordigitaj imagoj de la ĉina Bela Ŝafido (Mei Yang Yang), de la japana blua kato Doraemon aŭ de la finlanda Kolera Birdeto, mizere kaptitaj je la pinto de la arboj aŭ de la stratlanternoj, parolas pri bela amuztago ankaŭ por la plej okupitaj infanoj en la mondo.

Fakte mi ankoraŭ ne aŭdis pri lernejoj en Ĉinio kie oni instruas al denaske tro okupitaj infanoj kiel kune ludi kaj ne esti ĉiam solaj, kiel onidire jam ekzistas en Koreio. Sed ĉina infano dek-jaraĝa povas ofte dormi nur sep horojn po nokto. Post la lernejo, trepidantaj gepatroj akompanas ilin al lecionoj de matematiko kaj angla lingvo. Ili pacience sidas en la aŭtoj kiuj veturigas ilin al la sekvantaj lecionoj per trafik-plenaj vojoj, eĉ sabate kaj dimanĉe. Ankaŭ la lernado de pian-ludado iĝis tre popolara lastatempe, ne nur por si mem, sed ĉar oni diras ke ĝi estas tre bona propedeŭtika ilo por kultivi matematikan penson en la infanoj. Fakte, tiu ĉi generacio de ununuraj infanoj denaske portas pezan respondecon sur siaj ŝultroj kaj la konkurenco por estonta sukceso eniri bonan universitaton iĝis multe pli akra ol por iliaj gepatroj. Nov-jara televida kartuno bone pentris tiun ĉi situacion: la Bela Ŝafido kaj ŝiaj flugantaj geamikoj demandis al knabo kun dikaj okulvitroj kie estis la plej proksima amuz-parko. Li serioze respondis ke li ne sciis, ĉar li neniam havis tempon por ludi. Ankaŭ nun li venis el pianludado kaj ne povis malfrui por kaligrafia leciono. La ĉina amikino kun kiu mi estis regardanta tiun ĉi programon kaj kiu estas la patrino de sesmonata belulino, kapjesis kun brilantaj okuloj kaj ekstaze interplelktitaj manoj: "Tiu estas la ideala infano!" Konante la ironieman karakteron de mia amikino, mi scias ke estis ŝerco, sed kun iom da vero…

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto