Vizitu Forumon

La Bicikloŝosejo numero 9 por la paco en la mondo

(GMT+08:00) 2015-06-09 15:18:47

La bicikla ŝosejo estas samtempe motorcikla ŝosejo. La lokaj motorcikloj kun larĝa fono ofertas karnavalon da formoj en ĉiu monato de la jaro. Mi neniam povas ĉesi admiri la lertecon kaj inventemon kun kiuj homoj sukcesas aranĝi dudekojn da grandaj skatoloj aŭ dekojn da pezaj rizosakoj antaŭ kaj malantaŭ si. Niaj eŭropaj gastoj komparis tion, kion ili vidis, kun la fantazia ĥaoso de la urbo Napolo, en suda Italio. Sed eble oni vidas tie ankaŭ psikologian restaĵon de la komerca entreprenemo de la suda Silka Vojo, kiu historie konektis la provincon de Shichuan kun la sudaj landoj tra Yunnan. Kaj oni sentas la kapablecon sin elturnigi en ĉiu situacio fare de popolo kiu preskaŭ ne havis aŭtomobilojn antaŭ dekdu jaroj. Hundoj tute ne bojas kiam ili veturas kun oreloj en la vento sur la motorciklaj fonoj. Katoj kaj hundoj tute pace kunsidas. Unu granda nigra hundo iam fiere staris kun la antaŭaj kruroj sur la man-teniloj de la motorciklo kaj, kun reĝa rigardo kaj sur purpura mantelo, ĝi ŝajnis stiri ĝin pli ol sia estro. Knabino kun roz-koloraj labor-kasko kaj masko portis longajn metalajn tubojn je ambaŭ flankoj de sia du rada transportilo. Ŝi ŝajnis preskaŭ la franca heroino Jeanne d'Arc kuraĝe atakanta la anglajn malamikojn kun sia longa lanco kaj galopanta ĉevalo.

Malfrue posttagmeze estas la momento kiam la plej inventemaj motorciklistoj aperas, eble ĉar ne plu estas tro varme por longa veturado kaj la taskoj de la tago estas finiĝantaj. Precipe oni vidas homojn kiuj lerte portas amasojn da floroj kaj plantoj. Fakte la regiono de Chenggong kaj ĝia granda flormerkato estas tute proksimaj, nur iom pli sude laŭ la Eosta ŝosejo ĉirkaŭ la lago. Tiuj centaŭroj ŝajnas kvazaŭ abeloj kiuj revenas lacaj al abelujo post longa labor-tago, kun siaj gigantaj abdomenoj ŝminkitaj je polenoj. Vespere homoj surmetas grandajn gantojn, tiajn kiajn en Eŭropo oni uzas por forpreni bakitaĵojn el la forno, kvankam fornoj estas malofte uzataj en la hejmoj de Kunming. Kaj ili sin protektas de la vento pere de plumonoj aŭ anorakoj reverse surmetitaj, kun la malantaŭa parto antaŭe. En la vestaĵoj regas varmaj koloroj kaj floraj motivoj. La maskoj kontraŭ la polvo estas buntaj kaj diversformaj, kaj devas envii nenion al la plej imagoplenaj scienc-fikciaj kreaĵoj de la franca bildstria majstro Moebius.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto