Kiel nia lingvo Esperanto, teo povas roli kiel perilo por amo. Bonvolu rakonti per filmeto pri teo kaj amo, vi havos ŝancon senpage vojaĝi al Ĉinio. Foje diris Julio Baghy: "Amo kreas pacon, paco konservas humanecon, kaj humaneco estas la plej alta idealismo." Amo estas la kerno de nia lingvo Esperanto. Kaj Teo, kiun trinkas ĉiutage du trionoj de la monda loĝantaro, estas la magia trinkaĵo, kiu vekas energion kaj iniciatas la vivmanieron de paco kaj amo. Tion celas ankaŭ nia lingvo Esperanto.
Do aliĝu! Rakontu pri teo kaj amo per mallongaj filmoj! Ni estas pretaj gastigi vin en Ĉinio!
Subtemo - decidata de vi!!!
La temo estas "Teo kaj Amo". "Amo" estas ne nur la profundaj rilatoj inter viro kaj virino, sed ankaǔ pli ampleksa kaj pli granda, ekzemple amo de gepatroj, amo inter gefratoj, amo inter amikoj, amo al la naturo, amo al paco, amo al legado, vojaĝo, Esperanto, literaturo, sporto… estas bonvenaj ĉiuj subtemoj. "Teo kaj Amo" estas la ĉiama titolo de nia filmkonkurso kaj filmfestivalo, kiel Oscar-filmfestivalo kaj Cannes-filmfestivalo.
- Ĉiu konkursaĵo rajtas partopreni en aliaj konkursoj, krom en tiuj sub la temo "Teo kaj Amo";
Ĉiu el la partoprenantoj en tiu ĉi konkurso konsentas, ke la organizantoj havas la rajton rekomendi lia/ŝia(j)n kontribuaĵo(j)n al aliaj konkursoj.
La konkursaĵoj, kiuj partopenis en la unua konkurso "Teo kaj Amo" (2014-2015), ne rajtas partopreni en la dua kaj eventuale pluaj;
Rajtigo
- La kopirajto pri la muziko por publika uzo devas esti certigita.
- La personoj en la filmo permesis ĝian uzon por publika prezento.
- La filmfaranto garantias, ke li havas ĉiujn necesajn permesojn kaj rajtojn kaj ke neniu rajto de aliaj personoj estas lezita.
- Post la konkurso la filmoj estos libere prezenteblaj por ĉiuj sub la "Creative-Commons-Licence (CC-BY)".
- Premio de A ĝis J: 10 reprezentantoj de la 10 premiotaj filmoj senpage 5-tage vojaĝos en Ĉinio kaj partoprenos en Esperanto-Filmfestivalo, kiu okazos aprile 2017. Ni pagos veturkoston, loĝadon kaj manĝadon de la 10 personoj, kiuj reprezentas la filmfarantojn de la 10 premiotaj filmoj dum la festivalo.
- Dek premioj de la publiko: Atestilo kaj premi-donaco