Inaŭguriĝis la 2a filmkonkurso "Teo kaj Amo" en Hangzhou

(GMT+08:00) 2016-05-10 17:11:08     Redaktoro:Xiong

La 17an de aprilo en Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco, inaŭguriĝis la 2a filmkonkurso "Teo kaj Amo".

La konkurso estas organizita de Ĉina Radio Internacia kaj la hangzhou-a registaro. Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia, Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato kaj Ĉina Te-urba Asocio por Popularigi Te-Markon respondecas pri konkretaj aranĝoj. Ĝi estas aktivado de kultura interŝanĝo per Esperanto.

Chen Hongying, vicurbestro de Hangzhou diris, ke Hangzhou estas historia urbo kun belaj pejzaĝo; inter la jaro 2014 ĝis 2015 la unua filmkonkurso gajnis grandan sukceson. Ŝi esperas, ke la 2a filmkonkurso plu ludos gravan rolon por antaǔenpuŝi internacian te-kulturan interŝanĝon.

Ren Qian, vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia, diris, ke minifilmo estas nova kultura formo en la nuna periodo, kaj tre alloga precipe por junuloj; bonaj minifilmoj havas grandajn rolojn por antaŭenigi la kulturan interŝanĝon. Li esperas, ke la filmkonkurso daǔre prezentos bonajn rakontojn kaj amikecon inter homoj en diversaj lokoj de la mondo.

La ĉeftemo de la konkurso estas "Teo kaj Amo", kaj la partopreno estas libera al ĉiuj, same kiel antaŭe. Por faciligi la redaktadon, ni petas, ke vi sendu viajn kontribuojn antaŭ la 30a de novembro 2016. La aŭtoroj de plej bonaj filmetoj estos invitataj al la filmfestivalo, kiu okazos en la urbo Hangzhou en aprilo, 2017.

Baldaŭ aperos regularo de la konkurso. Bonvolu atenti la retpaĝon:

esperanto.cri.cn/teokajamo2016e. Ni atendas vian partoprenon, koran dankon!

1 2 3 4 5 6 7

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin