La 29-an de aŭgusto en Pekino, estro de la departemento pri manĝaĵaj produktado kaj superregado Wu Jianping de ĉina Ŝtata Ĝenerala Buroo pri Superregado, Kontrolado kaj Kvaranteno de Kvalito diris, ke ĉinaj manĝaĵaj entreprenoj sen merkata enirpermeso estos prohibataj en produktado kaj vendado.
En la gazetara konferenco, Wu Jianping diris, ke ĝis la fino de la kuranta jaro, ĉiuj entreprenoj de manĝaĵa produktado devas cent-pro-cente gajni licencon de manĝaĵa produktado. Tiam tiuj kiuj ne gajnas merkatan enirpermeson estos prohibataj en produktado kaj vendado. |