La 5-an de februaro en Pekino, s-ro Zhu Hongren, vicestro de ekonomi-funkciiga buroo sub la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, esprimis, ke altiĝo de var-prezo en ĉinaj regionoj plagitaj de neĝado estas fundamente regata.
Laŭ informo, altiĝis prezo de iuj varoj en ĉinaj sudaj regionoj plagitaj de neĝado post kiam en tiuj regionoj okazis pluvneĝa kaj frosta katastrofoj. Prezo de iuj agrikulturaj kaj flankokupaj produktaĵoj altiĝis eĉ je 100%.
Konsidere de la fenomeno, ĉinaj koncernaj departementoj urĝe transportis multajn nutraĵojn, viandon kaj legomojn al plagitaj regionoj.
|