La 5-an de februaro, la ĉina Ministerio pri Komerco kaj la ĉina Ministerio pri Financo kune anoncis, ke oni aranĝu specialan kapitalon por transprovinca urĝa transportado de legomoj kaj subvencio de mallongtempa komerc-deponado, celante garantii merkatan provizadon de regionoj plagitaj de pluvneĝado kaj frostado.
La anonco postulas, ke diverslokaj departementoj pri komerco kaj financo aktive alprenu efikajn metodojn por garantii merkatan provizadon de legomoj kaj ĝoja ĝuo de la popolanoj en la Printempa Festo |