La 23-an de marto, ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis komentarion de Xinhua-Novaĵ-Agentejo, kiu montras, ke la perforta evento malkaŝis la mensogon de Dalai-kliko pri "neperforteco".
La komentario diras, ke en 2008 la tutmondaj popoloj atendas la alvenon de la Pekinaj Olimpikoj. Tamen la Dalai-kliko intencis detrui la Pekinajn Olimpikojn kaj devigi la ĉinan registaron cediĝi rilate la problemon de "tibeta sendependiĝo". Ili intence faris la perfortan eventon de batado, frakasado, rabado kaj bruligado en Lasao.
La komentario diras, ke post la okazo de la perforta evento, vizaĝe al la vasta kondamno de la tutmondaj publikaj opinioj, la Dalai-kliko plenforte senkulpigis sin pri la perforta evento. Tamen la historiaj kaj aktualaj faktoj, precipe la evento okazinta en la 14-a de marto, malkaŝis la mensogon de la Dalai-kliko pri "neperforteco". |