De la lastaj tagoj la retstacio de Ĉina Radio Internacia per 39 fremdlingvaj retejoj raportas la veron pri la tibeta evento kaj tio kaǔzis grandan eĥon en diverslandaj retanoj. Ili reagis per mesaĝoj, leteroj kaj telefonvokoj.
Iu itala retano diris, ke la perforta evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado detruis la pacon kaj stabilecon en Tibeto. Germana retano Helmut Matt sendis elektronikan mesaĝon, dirante, ke tiu ĉi perforta evento estis zorgeme planita de kontraǔ-ĉinia forto kaj tibetaj separatistoj, celante detrui la Pekinajn Olimpikojn kaj la internacian figuron de Ĉinio.
Retanoj de la Suda Ameriko kaj Meza Ameriko diris, ke ĉi-foja evento planita de Dalai-kliko estas evidenta krimo. |