china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Internacia socio kaj ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj daŭre liveras helpon
(GMT+08:00) 2008-05-17 16:48:00

Post forta tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco, la internacia socio kaj ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj daŭre liveras monhelpon kaj materialojn al la katastrofejo.

La 16-an de majo, specialaj savistoj el Rusio, Korea Respubliko, Singapuro kaj Japanio respektive atingis la katastrofejon kaj komencis savadan laboron. Cetere EU kaj Kirgizstano esprimis sendi savistojn al Ĉinio. Samtage la materialoj liveritaj de la hispana registaro estis transportitaj al la urbo Chengdu de Ĉinio. Parto de la helpaj materialoj de Rusio kaj Pakistano jam atingis Chengdu tiutage.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon esprimis en la 16-a, ke la ĉina registaro faras rapidan kaj efikan kontraŭkatastrofan laboron. Li alte aprobis tion kaj deklaris monasigni 7 milionojn da usonaj dolaroj el urĝa fonduso de UN. Komisiono de EU tiutage deklaris liveri materialojn kostantajn je 2 milionoj da eŭroj. Portugala parlamento pasigis projekton por esprimi funebron kaj konsolon al la mortintoj kaj postvivantoj en la tertremo. Usonaj kongresanoj esprimis funebron al la mortintoj kaj volontas helpe fari kontraŭkatastrofan laboron.

Antaŭ tio Monda Banko kaj Azia Ekspluata Banko respektive esprimis liveri monhelpon je 1,5 milionoj da usonaj dolaroj kaj 1,65 milionoj da usonaj dolaroj kaj volontas liveri urĝan helpan krediton al Ĉinio kaj helpi la ĉinan registaron fari takson pri perdo kaj rekonstruado. Cetere Hindio, Tajlando, Singapuro, Kamboĝo, Laoso kaj aliaj landoj kaj internaciaj institutoj respektive deklaris liveri helpon al Ĉinio.

Samtempe ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj tre zorgas pri la katastrofejo. Asocioj de ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj, ĉinkapitalaj organizoj, ĉinaj studentoj kaj oficistoj de ĉinaj ambasadorejoj en Usono, Meksikio, Japanio, Hispanio, Rumanio, Alĝerio kaj tiel plu monhelpis la katastrofejon per diversaj manieroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v (foto)Ĉinaj ambasadorejoj kaj transmaraj elmigrintaj ĉinoj, ĉindevenuloj kontribuis monon al plagitaj regionoj 2008-05-16 17:34:54
v Internaciaj organizoj laŭdis ĉinan savan agon 2008-05-16 16:51:24
v (foto)Internacia socio liveris plu helpon al Ĉinio 2008-05-16 16:50:44
v Eksterlandaj aŭskultantoj de ĈRI strikte atentas tertremon en Sichuan 2008-05-16 14:24:32
v Internacia socio daŭre liveris helpon kaj esprimis konsolon 2008-05-16 10:48:49
v Gvidantoj de iuj landoj daŭre esprimis konsolon 2008-05-16 10:09:22
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040