china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio daŭre liveris helpon kaj esprimis konsolon
(GMT+08:00) 2008-05-16 10:48:49

Post forta tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco, la internacia socio respektive donis monhelpadon al la katastrofejo por subteni la savadan laboron fare de la ĉinaj registaro kaj popolo. La gvidantoj de iuj landoj kaj respondeculoj de internaciaj kaj regionaj gvidantoj esprimis profundan konsolon al ĉinaj gvidantoj per diversaj manieroj.

La 15-an, proparolantino de UN Michelle Montas esprimis, ke ĝenerala sekretario de UN daŭre esprimis profundan atenton pri la situacio de la katastrofejo kaj esprimis simpation kaj konsolon al la popolanoj en la katastrofejo. Montas diris, ke UN prezentos helpon al Ĉinio per ia ajn maniero.

Vespere de la 15-a, prezidanto de Komitato de Afrika Unio Jean Ping publikigis deklaron por esprimi zorgadon pri morto kaj vundiĝo de grandnombro da homoj en la tertremo. Li esprimis konsolon al la ĉinaj registaro kaj popolo kaj esperis, ke la vunditoj en la tertremo plirapide resaniĝu.

Rusio 4-foje liveris helpmaterialojn al la katastrofejo. Samtage la hinda registaro deklaris, ke Hindio liveros helpmaterialojn konstantajn je 5 milionoj da usonaj dolaroj al la katastrofejo en Sichuan.

La 15-an, la Internacia Komuna Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Novluno kolektis monhelpon je 19,3 milionoj da usonaj dolaroj.

Lastatempe Norvegio, Hispanio, Svedio, Belgio kaj tiel plu decidis liveri monhelpon al Ĉinio.

Cetere ankaŭ gvidantoj de Britio, Nederlando, Svedio, Tongo, Federacio de Arabaj Emirlandoj, Pakistano, Libio, Sirio, Jemeno, Irako, Moldavujo, Turkmenujo, Aŭstrio, Finnlando, Ĉeĥio, Peruo kaj tiel plu respektive esprimis sinceran konsolon al la ĉina popolo kaj kredas, ke gvidate de la ĉina registaro la ĉina popolo nepre venkos la katastrofon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Gvidantoj de iuj landoj daŭre esprimis konsolon 2008-05-16 10:09:22
v Internacia socio plue liveras helpon al Ĉinio pro tertremo en Sichuan 2008-05-15 16:24:53
v Internacia socio liveras helpon al Ĉinio pro tertremo en Sichuan 2008-05-15 14:52:00
v Internacia socio esprimas simpation al Ĉinio pro tertremo en Sichuan 2008-05-15 11:10:32
v Transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kontribuas amon al plagitaj lokoj 2008-05-15 11:04:38
v Fremdlandaj amaskomunikiloj alte atentas tertremon de Ĉina Sichuan 2008-05-14 17:38:16
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040