china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eksterlandaj ĉinoj, ĉin-devenuloj kaj alilandaj amikoj daŭre monkontribuas al la katastrofa regiono de Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-19 10:34:34

En la 12-a de majo, post kiam la gubernio Wenchuan de Sichuan-provinco, suda Ĉinio, suferis fortan tertremon, ĉinoj, ĉin-devenuloj kaj ĉinaj studentoj, lernantaj eksterlande en Indonezio, Germanio, Islando, Albanio, Federacio de Arabaj Emirlandoj kaj Turkio, kaj ĉina pacprotekta kuraca taĉmento en Kongolo pozitive monsubtenas al la katastrofa regiono de Sichuan.

Prezidanto de Internacia Ĉiutaga Ĵurnalo Xiong Delong monkontribuis 11 mil usonajn dolarojn. Peng Yunpeng, fama ĉina entreprenisto en Indonezio, 3 milionojn da juanoj de renminbi; nuntempe la Internacia Ĉiutaga Ĵurnalo de Indonezio kaj aliaj ĵurnaloj jam donis monkontribuon sume je 380 mil usonaj dolaroj; Kristana Asocio de Indonezio nun laboras pri monkontribuo kaj planas kontribui  milionon da juanoj de renminbi.

En la 18-a de majo, pli ol 500 lernantoj kaj instruistoj de la ĉinlingva lernejo de Berlino monkontribuis pli ol 1 500 eŭrojn . Ĝis la 16-a de majo, ĉina ambasadorejo en Germanio jam ricevis 60 mil eŭrojn.

Krome, ĉinaj komercistoj en Albanio, centoj da ĉinoj kaj ĉin-devenuloj, kiuj vivas en Federacio de Arabaj Emirlandoj, ĉina ambasadorejo en Turkio, kaj ĉina pacprotekta kuraca taĉmento en Kongolo monsubtenas al la katastrofa regiono de Sichuan.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Eksterlandaj ĉinoj, ĉin-devenuloj kaj alilandaj amikoj daŭre monkontribuas al la katastrofa regiono de Sichuan 2008-05-19 10:34:34
v Internacia socio esprimas konsolon kaj liveras helpon al katastrofejo en Sichuan 2008-05-19 09:38:17
v Ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj kaj transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj plue kontribuis monon 2008-05-18 16:41:56
v Internacia socio esprimas simpation kaj liveras helpon al Ĉinio 2008-05-18 16:38:08
v (foto) Internacia socio kaj ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj daŭre liveras helpon 2008-05-17 16:48:00
v (foto)Ĉinaj ambasadorejoj kaj transmaraj elmigrintaj ĉinoj, ĉindevenuloj kontribuis monon al plagitaj regionoj 2008-05-16 17:34:54
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040