china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj gvidantoj kaj internacia socio funebris pri mortintoj en la tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-21 11:25:08

De la 19-a ĝis la 21-a de majo estas ĉinaj tutlandaj funebraj tagoj, ĉinaj diplomatiaj institucioj en eksterlandoj duone mallevis la nacian flagon por funebro. Ĝis la 23-a horo de la 20-a de majo, ŝtataj gvidantoj el pli ol 70 landoj, respondeculoj de internaicaj organizoj kaj erudiciuloj de diversaj landoj venis al ĉinaj diplomatiaj institucioj eksterlande por funebri pri la mortintoj en la tertremo.

Suverenaj gvidantoj, kiuj faris funebron estas pakistana prezidento Pervez Musharraf, franca prezidento Nikolas Sarkozy, prezidentoj de Burundo, Kroatio kaj Maŭricio; prezidento kaj la unua prezidento de Peruo, aganta prezidento kaj ĉefministro de Gvajanio, ĝenerala gubernatoro de Antigio, rumana prezidento kaj usona prezidento. Prezidento de Korea Respubliko Lee Myung Bak kontribuis florkronon al mortintoj de la trafita loko. Prezidento de Serbio sendis specialan reprezentanton al ĉina ambasadorejo fari funebradon.

Registataj gvidantoj estas: ĉefministroj de Pakistano, Vjetnamio, ĉefministro kaj konstanta vicĉefministro de Laoso, ĉefministro de Nepalo, vicĉefministro de Azerbajĝano; ĉefministroj de Maŭrujo, Ekvatora Gvineo, Britio, Finnlando kaj Peruo.

Krome, ankaŭ alilandaj gvidantoj de parlamentoj kaj ministerioj faris funebradon al la mortintoj de ĉi-foja ĉina tertremo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Jordanio, Japanio kaj Germanio liveras kontraŭkatastrofajn materialojn kaj kurecan helpon al Ĉinio 2008-05-21 10:23:27
v Internacia socio plue liveras helpon al plagita regiono en Ĉinio 2008-05-21 09:55:17
v Internacia socio funebras pri viktimoj de tertremo en Ĉinio 2008-05-20 17:41:23
v Politikaj gravuloj iris al ĉinaj ambasadorejoj por funebri pri viktimoj 2008-05-20 17:02:45
v Usono, Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj liveris helpon al Ĉinio 2008-05-20 16:04:35
v (foto) Internacia socio kondolencas mortintojn de la tertremo en Wenchuan, Ĉinio 2008-05-20 14:47:37
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040