china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Alilandaj erudiciuloj funebris pri mortintoj de la tertremo en Wenchuan
(GMT+08:00) 2008-05-22 09:35:07

De la 19-a ĝis la 21-a de majo estis tutlandaj funebraj tagoj de Ĉinio. Registaraj gvidantoj de iuj landoj kaj internaciaj organizoj sinsekve iris al ĉina ambasadorejo kaj ĉina rezida institucio por funebri pri mortintoj de la tertremo en gubernio Wenchuan de Sichuan-provinco, sudokcidente de Ĉinio.

Laŭinforme, de la 16-a horo de la 21-a de majo, diverslandaj diplomatoj en UN kaj delegitoj el pli ol 100 landoj venis al la rezidejo de ĉina delegacio. Antaŭtagmeze de la 19-a de majo, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon persone iris al rezidejo de ĉina delegacio por funebri la mortintojn de la tertremo en Sichuan kaj esprimis simpation al familianoj de la mortintoj.

En la 21-a de majo, oficistoj de institucioj de EU kaj diplomatoj de diversaj landoj en Eŭropo, venis al rezidejo de ĉina delegacio en Eŭropa Unio por funebri la mortintojn.

En la sama tago, prezidentoj de Ganao, Komoroj, ĉefministroj de Alĝerio, Ugando, Turkmenstano, Rumanio, kaj registaraj oficistoj de Rusio, Nov-Zelando, Birmo, Irako, Turkio kaj aliaj landoj venis al ĉinaj ambasadorejoj en siaj landoj por funebri la mortintojn de la tertremo.

En la 21-a de majo, Ĉambro de Reprezentantoj de Filipinoj pasigis rezolucion pri tio, ke en la nomo de Ĉambro de Reprezentantoj de Filipinoj, oni faru severan funebron al la viktimoj en la tertremo.

Vespere de la 21-a de majo, ĉinoj kaj ĉin-devenuloj en Japanio, Vjetnamio, Aŭstralio, Tajlando, Filipinoj kaj aliaj landoj funebris la viktimojn de la tertremo per kandeloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Fremdlandaj amaskomunikiloj aprobis kontraŭkatastrofan laboron de ĉinaj armeanoj kaj armitaj policanoj 2008-05-22 09:28:28
v (foto)Personoj el transmaraj diversaj rondoj funebris pri viktimoj en tertremo 2008-05-21 19:08:33
v Jordanio, Italio, Ukrajno, Japanio kaj Germanio liveras kontraŭkatastrofajn materialojn kaj kurecan helpon al Ĉinio 2008-05-21 17:11:21
v Jordanio, Italio, Ukrajnio, Japanio kaj Germanio liveris helpojn materialan kaj kuracan 2008-05-21 16:58:21
v Fremdlandaj politikaj gravuloj aktive taksis ĉinan kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron 2008-05-21 16:49:40
v Fremdlandaj gvidantoj kaj internacia socio funebris pri mortintoj en la tertremo 2008-05-21 11:25:08
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040