china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Xi Jinping intervidiĝis kun jamaikaj ĝenerala gubernatoro, ĉefministro, senata prezidanto kaj prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj
(GMT+08:00) 2009-02-13 10:00:16

La 12-an de februaro en Kingstono, ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun jamaikaj ĝenerala gubernatoro Kenneth Octavius Hall, ĉefministro Orette Bruce Golding, senata prezidanto Oswald Harding kaj prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj Delroy Chuck.

Intervidiĝante kun Hall, Xi Jinping esprimis, ke Ĉinio volas senĉese riĉigi enhavon de amikaj partneraj rilatoj kun Jamaiko. Hall esprimis, ke la jamaikaj registaro kaj popolo dankas Ĉinion pro sincera helpo al Jamaiko kaj subteno en konstruado de Kariba Komunumo.

Intervidiĝante kun Orette Bruce Golding, Xi Jinping esprimis, ke en la nuna internacia situacio, pluapaŝa firmigo kaj disvolvigo de amikaj partneraj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj.

Xi Jinping diris, ke Jamaiko estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en kariba regiono. Evoluigi amikajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Jamaiko konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj. Oswald Harding kaj Delroy Chuck esprimis, ke Jamaiko volontas lerni spertojn de Ĉinio en ekonomia konstruado kaj trakto de internacia financa krizo kaj esperas pluapaŝe kompaktigi kunlaboron kaj interfluon inter la du flankoj en parlamento, kulturo kaj sporto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
Xi Jinping
v Xi Jinping atingis Jamaikon kaj komencis la viziton 2009-02-12 09:14:32
v (foto)Xi Jinping finis la viziton al Meksikio kaj vojaĝis al Jamaiko 2009-02-12 08:39:55
v (foto)Xi Jinping: Ĉinio kaj Meksikio devas profundigi praktikeman kunlaboron kaj antaŭenpuŝi komercon 2009-02-12 00:20:23
v Xi Jinping: Ĉinio kaj Meksikio devas kune trakti financan krizon 2009-02-11 09:12:04
v Xi Jinping: Ĉinio kaj Meksikio devas rigardi kaj antaŭenpuŝi ekonomian kaj komercan kunlaboron el strategia nivelo 2009-02-11 08:53:16
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040