Ĉinio kun historio de 5000 jaroj estas unu el la kvar plej antikvaj civilizitaj landoj de la mondo. Ĝiaj 29 vidindaĵoj, kiaj la Granda Muro, la Imperiestra Palaco de Pekino, la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la Grotaroj de Mogao en Dunhuang, Potala-palaco de Tibeto, la antikva urbeto Lijiang kaj la klasikaj ĝardenoj de Suzhou estis enlistigitaj de Unesko kiel mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj. Pekino, Xi'an, Nankino, Luoyang, Kaifeng kaj Hangzhou kiel ses famaj antikvaj ĉefurboj de Ĉinio estas plej multe vizitataj de turistoj.
| |
| |