Vizitu Forumon

Ekskurso laŭ iama Tea Vojo

(GMT+08:00) 2013-04-20 17:01:54     Redaktoro:Xu Yunying

Antikva Tevojo

Al tiu "aktivado" partoprenis ankaŭ la loka televido. Ili "kaptis" min kiel la solan eksterlandanon. Mi estis devigata ne nur pozi kun kelkaj el la knabinoj sed ankaŭ ŝajnigi "naturan" babiladon kun ili. Momente mi ĝojis, ĉar oni komprenis mian demandon en mia povra ĉina; mi demandis la lernantinojn, kiom longe ili lernas la te-ceremonion. Unu el ili min komprenis kaj respondis. Mi almenaŭ sukcesis ekscii, ke ili lernas jam unu jaron, sed pli postan parolon mi ne povis kompreni.

Mi sentis bedaŭron, ĉar ni devis haste forlasi la lernejon. Mi momente rigardis al belaj pentraĵoj de iuj lernantoj kaj ilin fotis sen povi demandi pri la arta edukado praktikata en la lernejo. Ili estas sufiĉe belaj kaj sentigis al mi artismon de la pentrintoj. Eble tie oni emfazas edukadon de diversaj artoj, inkluzive de la te-ceremonio kaj pentrado. Eble reirinte al Pekino mi serĉu la retejon de la lernejo kaj provu informiĝi pri ĝia eduka politiko.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto