Vizitu Forumon

Ekskurso laŭ iama Tea Vojo

(GMT+08:00) 2013-04-20 17:01:54     Redaktoro:Xu Yunying

Jen Rizhu-teo

Unu el la celoj de nia ekskurso estas lerni la lokan historion, kiu intime ligiĝas al teo. La afero estas, ke la profunda ekkono de tia historio helpu al onia apreco de teo, kiu estas produktaĵo de la historio. Al mi utilas samtempe lerni, ke ĉi tiu regiono fakte estis antikva centro de Ĉinio politike, ekonomie kaj kulture. Se vi permesas al mi referenci al la japana historio, mi nun estas en la ĉina Kioto, dum la nuna ĉefurbo tie estas Tokio, de kie mi parenteze devenas.

Post iom da grimpado atendis nin niaj aŭtomobilo j. En monta ripozejo ni iom sidis kaj trinkis teon, poste ekiris per la aŭtoj al nia fina celo – al loka te-konkurso, kiu okazis en iama loĝejo de riĉa komercisto en la epoko de la Respubliko de Ĉinio. En la korto de tiu loĝejo kolektiĝis dek te-produktantoj, kies produktaĵojn oni estis petataj pritaksi kaj doni poentojn. Por mi estas malfacile prijuĝi la produktaĵojn. Do mi ne partoprenis en la prjuĝado, dum Lina, kiu ja devenas de unu el la regionoj famaj pro Ulong-teo, partoprenis en ĝi.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto