Vizitu Forumon

Ekskurso laŭ iama Tea Vojo

(GMT+08:00) 2013-04-20 17:01:54     Redaktoro:Xu Yunying

Usui gustumas lokan teon Rizhu

Ni grimpis monton laŭ iama Tea Vojo, analoga al la Silka Vojo, tra kiu oni transportis teon de te-kampoj al Hangzhou, kaj poste al la tuta mondo. Kun surprizo oni diris al mi, ke tiu vojo ekzistis jam en la epoko de printempo kaj aŭtuno, kiu laŭ kutima klasifikado finiĝis en la jaro 403 antaŭ nia erao – do, tre longe antaŭe.

Lina atentigis, ke devis esti ege penige por antikvuloj transporti teon laŭ tiom mallarĝa kaj kruta vojo, al kio mi devis konsenti. Mi kompensas mankon de fizika ekzerco lastatempa, sed samtempe timas, ke eble morgaŭ aŭ eĉ postmorgaŭ la muskoloj povus dolori al mi. Sed por tiu peno valoras, ĉar survoje mi povas lerni pri la nemalgrava historio: jen ĉi tie ripozis la imperiestra familio de la suda Song-dinastio, jen tie konferencis korteganoj...

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto