Monda Kultura Heredaĵo---Rezervejo de grandaj pandoj en Sichuan-provinco

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
La rezervejo de grandaj pandoj, inkluzive de Wolong-naturparko, Siguniangshan-monto kaj Jiajinshan-monto, kun la areo de 9 245 kvadrataj kilometroj, troviĝas en Sichuan-provinco. Ĝi kovras 12 guberniojn de Chengdu-urbo, Ya'an-urbo, Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga Aŭtonoma Subprovinco kaj Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco.

La rezervejo de grandaj pandoj en Sichuan-provinco estas unu el varmaj lokoj pri biodiverseco, difinitaj de la fondaĵo Konservado Internacia. En tiu senco ĝi estas vivanta muzeo. Tie estas pli ol 10 000 specoj de altklasaj plantoj kaj vivas raraj bestoj, ekzemple grandaj pandoj, orharaj simioj kaj budorkasoj.

La naturparko Wolong troviĝas en la gubernio Wenchuan de Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga Aŭtonoma Subprovinco. Ĝi aspektas kiel drako serpentumanta en la montaro, kaj pro tio oni nomas ĝin Wolong (Kuŝanta Drako). Dank' al tiea humida klimato kaj alta altitudo, tie bone kreskas bambuoj, kaj ili estas manĝaĵoj de grandaj pandoj. Pro tio Wolong estas loko taŭga por vivado kaj reproduktado de grandaj pandoj. Ĝi estas konata kiel la hejmloko de grandaj pandoj, valora biogena banko kaj natura zoologia kaj botanika ĝardenoj.

Siguniangshan-monto konsistas el kvar najbaraj montpintoj. Laŭ lokaj tibetanoj, tiuj kvar montpintoj estas transformitaj al kvar belulinoj, kaj pro tio la monto ricevis tian nomon. La monto ĝuas la renomon pro siaj altaj kaj rektaj montpintoj, kiuj altiras grimpistojn diverslandajn. Tie staras majestaj montpintoj, kruciĝas riveroj kaj ĉarmas floroj kaj herboj. Pro speciala tereno kaj klimato, tie abundas je bestoj kaj plantoj.

Jiajinshan-monto je altitudo de 4 114 metroj najbaras al Siguniangshan-monto, fama ŝtatnivela pitoreskejo. Ĝi kun la areo de 20 700 hektaroj konsistas el du virgaj ekologiaj zonoj Muchengou kaj Muerzhaigou. En 1869 franca misiisto kaj biologo David unuafoje trovis grandan pandon en Dengchigou, kaj per tio granda pando, la vivanta fosilio, ĝuis grandan prestiĝon en- kaj eksterlande.

En julio de 2006 la habitato de grandaj pandoj en Sichuan-provinco estis enlistigita kiel monda natura heredaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin