[Intervjuo] Vin bonvenigas IJK 2020 en la reto – Roĉjo rakontas pri eksterordinara IJK

(GMT+08:00) 2020-06-17 16:47:29     Redaktoro:Ĝoja

Raportas Zhang Ping (Ĝoja)

 Afiŝo de la IJK: Solidareco

Aranĝo: Internacia Junulara Kongreso 2020 (IJK2020)
Tempo: de la 10-a (vendredo) ĝis la 18-a de julio (sabato), 2020
Temo: Tutmonda Solidareco
Loko: La tuta mondo
Platformo: Retevent
Retejo:
https://ijk2020.tejo.org/  
Kontaktmaniero:
ijk2020@tejo.org  https://ijk.telegramo.org/
Telefona numero: +31 85 064 4008 (9:00 – 24:00 CEST-tempe)

 Emblemo kaj paĝobildo

Karaj legantoj!

Saluton!

Abundaj fizikaj renkontiĝoj kaj aranĝoj estas karakterizaĵo de nia Esperanto-movado. Sed pro la neatendita pandemio, multaj eventoj, aranĝoj ktp. en la jaro 2020 estis devige nuligitaj. Kiel organizantoj de multaj aranĝoj, marte Roĉjo, ĉeforganizanto de la 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kaj liaj kolegoj alfrontis la malfacilan demandon: ĉu nuligi la IJK-on aŭ daŭrigi ĝin?...Finfine ili faris elekton, jes, laŭplane okazigi la kongreson, sed sur reto. Ja naskiĝis la unua virtuala IJK en la historio.

Kiel funkcias la preparo? Kiaj programeroj estos? Kiamaniere oni partoprenos? … kun multaj demandoj mi faris retan intervjuon kun Roĉjo. Jen la intervjuo!


Karaj spektantoj kaj legantoj!

Mia unua IJK donis al mi neforgeseblan belan aventuron. Kaj gravas, ke dum la unusemajna IJK mi trovis la aferon, kiu estas farata inde kaj ende tutvive, mi trovis amikojn fidindajn, kiuj donis al mi energion, apogon kaj varmon en la sekvaj jaroj, kompreneble ankaŭ en estonto…

Mi ege reklamas al vi tiun ĉi eksterordinaran IJK-on en reto. Jes, mi jam aliĝis kaj atendas interrete renkontiĝi kun vi, junuloj tra la mondo.

Ne eblas kiel kutime fortaj brakumoj, vizaĝo-al-vizaĝa komuniko…tamen estos bona okazo kuraĝigi unu la alian en tiu ĉi aparta periodo, "spiri aeron" el la tuta mondo kaj saluti niajn "familianojn"! Kiel la temo de la kongreso: komune ni estas fortaj!

Laŭ mi, la organizantoj estas kuraĝaj! Mi bondeziras al ili sanon kaj plenan sukceson! Mi bondeziras al vi ĉiuj partoprenantoj kaj partoprenontoj mirindan sperton de la IJK2020 en reto!

Fine, se eblos, bonvole aliĝu al nia grupo de subtenantoj de la kongreso, donacu monon, por ke pli da homoj en malpli riĉaj landoj ankaŭ povu partopreni.

Restu sanaj!

Sincere,

Ĝoja

Ĉeforganizantoj

La plano por la programo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin