Zhang Dehua gvidas samlokanojn fariĝi kamparanoj en alia maniero

(GMT+08:00) 2020-06-29 21:21:41     Redaktoro:Ĝoja

39-jaraĝa Zhang Dehua devenas de Yiyang de la provinco Hunan. En lia infaneco lia patro forpasis, li ne povis plu viziti lernejon kaj en tre juna aĝo eklaboris en alia loko…Pro la malfacilaj spertaĵoj li estis tre diligenta kaj volis krei al si novan mondon per la du manoj. En 2008 subtenate de ĉiuflankaj politikoj de la urbo Yiyang Zhang Dehua revenis hejmen kaj komencis sian novan aferon.

Laŭ Zhang Dehua, estas scio, kiu ŝanĝis lian sorton; kaj diligenteco kun celoj povas liberigi homojn el malriĉeco.

Laŭ Zhang, la du ideogramoj, kiuj ŝanĝis lian sorton, estas 知识 (nome: scio). "Por helpi malriĉulojn oni devas unue pense instrui ilin. Se mankas pensoj materiala helpo ne efikos." Pro malriĉeco li ne povis viziti lernejon en la aĝo de 16 jaroj kaj komencis laboron en la ĉina Sudo. Zhang servis kiel kelnero, vendis komercaĵojn eksponante ilin sur vendotablo, vendis fruktojn ktp. Li okupiĝis pri multaj laboroj kaj trovis, ke nur kun celoj diligento povas liberigi homojn el malriĉeco. Lastajn jarojn Zhang sukcese gajnis diplomon de kolegio kaj nun klopodas por gajni universitatan kvalifikon

Dum entreprenigo li refoje sentis forton el scio. En la dekjara laborado eksterhejme Zhang plej multe sopiris hejmlokan manĝaĵon Cacaizi. La nuna vivritmo de ĉinoj ĝenerale estas rapida, se oni povus kunporti hejmlokajn manĝetojn, kiuj facile manĝeblas, kiel estus bonege!

Cacaizi estas la trajta manĝeto en la ĉina suda landparto, kie oni salas sekigitajn foliojn de junka brasiko, ĉina brasiko, pekina brasiko, sinapo, krispfolia sinapo kaj aliaj legomoj por fari tiun ĉi frandaĵon.

Komence Zhang plenis je fido. Li opiniis, ke estas facile produkti tujan manĝaĵon kaj necesas nur bonkvalita kuiristo. Poste li trovis, ke la normo de manĝaĵoj estas tre grava, kaj en ĝi kaŝiĝas granda scio, ke manĝaĵo en la unua botelo estas tute sama kun tiu en la dekmila botelo. Estas bonŝance, ke per la bazejo de Yiyang por entreprenigo de junuloj Zhang sukcese kontaktis Kolegion de Hunan-a Agrikultura Universitato pri Manĝaĵa Scienco kaj Tekniko. Pro la helpo de la kolegio kaj fakuloj kaj pro subteno de multaj bonaj politikoj Zhang Dehua ricevis superrigardon kaj gvidon en teknikoj de legoma planto kaj en plureca disvolvo de produktaĵoj.

En Yiyang la kompanio de Zhang ne estas la nura entrepreno, trafe helpata de universitatoj. Komence de aprilo unuapaŝe efikis la sistemo de servado por transformiĝo de scienc-teknikaj fruktoj.

Zhang Dehua gvidis multajn kamparanojn en la distrikto Ziyang en urbo Yiyang. En 2019 provincaj malriĉuloj sin elliberigis el malriĉeco. Malantaŭ tio estas senĉese plibonigita sistemo de politikoj pri renovigo kaj entreprenigo kaj ankaŭ amaso da entreprenistoj kiel Zhang Dehua. La kompanio de Zhang helpis 1 193 malriĉajn familiojn en Yiyang.

Zhang Dehua gvidis multajn kamparanojn en la distrikto Ziyang en urbo Yiyang.

"Kiaj estas novaj kamparanoj? Laŭ mi novaj kamparanoj havas sciojn, teknikojn kaj interretan pensadon." Pri la estonto Zhang esperas kune kun samlokanoj fariĝi novaj kamparanoj kaj strebas en la tero de la hejmloko al feliĉo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin