Wang Chengbang---Senpaga ĝardenlaboristo en Kuerle, Xinjiang

(GMT+08:00) 2020-06-24 11:13:24     Redaktoro:Pluveta

Post la longa disvolviĝo, precipe post la efika kontraŭterorisma batalado, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono eniris en novan prosperiĝan periodon. Diversaj etnoj en Xinjiang alte ŝatas la nunan kvietan vivon kaj la prosperon kaj stabilecon de la ekonomio kaj socio.

Wang Chengbang, senpaga ĝardenlaboristo

Li estas Wang Chengbang, 83-jaraĝa. Wang Chengbang estas senpaga ĝardenlaboristo en la urbo Kuerle de Xinjiang. Post emeritiĝo li senpage plantis preskaŭ mil arbojn. La saliko Chengbang en Bazhou estas nomita per lia nomo.

Wang Chengbang iam estis soldato protektanta la landlimon. Ekde tiam li fiksloĝis en Xinjiang. Li ne forlasos ĉi tie. Li esperas, ke li povos esti subterigita ĉi tie.

Dancantoj dancas ĉirkaŭ la plej maljuna arbo en Ĉinio. Tio estas ujgura tradicia danco.La arbo jam aĝas pli ol mil jarojn.

En Xinjiang troviĝas plej granda ĝardeno de diversformfoliaj poploj. Per tia turisma trajno oni ne povas viziti la tutan ĝardenon en unu tago kaj unu nokto. La ĝardeno areas 100 kvadrajn kilometrojn. Se ne estus tiuj diversformfoliaj poploj la dezerta sabloŝtormo detruus la proksimajn vilaĝojn.

Pro la firmeco kaj nefleksebleco de diverformfoliaj poploj oni plantis en la dezerto Takelamagan verdan Grandan Muron. Ĝi estas plej longa ŝirma forstozono laŭ la ŝoseo en Ĉinio kaj longas je 436 kilometroj.

 

Tio estas rakonto, ke iu ordinara homo volas bonigi la mondon. La sabloŝtormo en la dezerto detruis lian hejmlokon tagon post tago. Por protekti la hejmĝardenon Wang Chengbang decidis batali kontraŭ dezertiĝo. En la komenco iuj homoj dubis lian agon, tamen nun miloj da homoj jam estis kortuŝitaj de Wang Chengbang.

Post emeritiĝo Wang Chengbang komencis planti arbojn ĉi tie. Ekde tiam li verdigis 40% da tero de la urbo. Evidente reduktiĝis la sabloŝtormo ĉi tie.

Tio estis la aspekto de Longshan-monto en la 90aj jaroj de la lasta jarcento.

Tio estas ĝia nuna aspekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin