Transloĝiĝis lastaj malriĉaj familioj de vilaĝo Zhongba

(GMT+08:00) 2020-07-06 21:18:07     Redaktoro:Ĝoja

Gubernio Xide de la subprovinco Liangshan de la provinco Sichuan estas unu el la 7 malriĉaj gubernioj de la provinco kaj inkludas 28 malriĉajn vilaĝojn. Zhongba-vilaĝo ĝuste estas unu el ili, ankaŭ la ununura vilaĝo, kie troviĝas pli ol mil malriĉuloj. Lastatempe kune transloĝiĝis lastaj malriĉaj familioj de la vilaĝo.

La lastaj 14 registritaj malriĉaj familioj faris transloĝiĝon lastatempe kaj la familio de Shuotizelun estas unu el ili. Lia seskapa familio loĝis en malnovaj domoj dekojn da jaroj. Laŭ politiko pri transloĝiĝo aliloken lia familio ricevis novan loĝejon areantan cent kvadratajn metrojn. Matene de la 15-a de junio Shuotizelun komencis ordigon de aĵoj. Li diris:

"Mi ordigas vestojn kaj vivnecesaĵojn, la registaro helpos nin transporti ilin al la nova loĝejo. Ni ege ĝojas pro la nova domo".

La lastaj 14 malriĉaj familioj situas en la plej fora loko de la Zhongba-vilaĝo, distancas je preskaŭ 10 kilometroj al novaj loĝejoj. La unua sekretario de la vilaĝo s-rino Liu Chao diris, ke la vilaĝo organizis vilaĝanojn por helpi ilin al transloĝiĝo. Liu diris:

"Iuj ne havas aŭton, tial ni helpas ilin en kuna transloĝiĝo. Hodiaŭ ni organizis du teamojn konsistantajn el entreprenoj kaj organizaĵoj de publika bono kaj preskaŭ 10 aŭtojn, poste ni transloĝigos la malriĉajn familiojn al la novaj loĝejoj."

La novaj loĝejoj proksimiĝas al sidejo de la vilaĝa komitato, kaj troviĝas tie domoj por 105 familioj transloĝiĝintaj, elementa lernejo, malgranda hospitalo, bazaro de bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj, kaj bazaro de agrikulturaj produktoj. Vilaĝano Kereheti diris, ke pri tiaj novaj loĝejoj li kaj liaj familianoj ne povas imagi eĉ en sonĝo. Li diris:

"Nia malnova domo estas farita el grundo, tial ĝi tralasas akvon. Nun ni loĝas en etaĝdomo, kion ni ne povas imagi eĉ en sonĝo."

Sekve de la transloĝiĝo de la lastaj 14 malriĉaj familioj estas solvita loĝado de la 410 malriĉaj familioj de la vilaĝo Zhongba, kaj ĉiuj nun loĝas en novaj domoj. La unua sekretario de la vilaĝo Liu Chao diris, ke sekve la vilaĝo helpos ilin sin liberigi el malriĉeco per diversaj projektoj kaj rimedoj. Liu diris:

"Sekve ni faros trejnon al ili pri vivkutimoj por ke ili pli trankvile adaptiĝu al la vivo ĉi tie. Kaj poste ni disvolvos industriojn, kiel plantadon de rizo, prilaboradon de terpomo, porkaĵo, peklita kaj sekigita viando kaj kolbaso. Ni faros ankaŭ aliajn projektojn kaj esperas havi pli da projektoj, kiuj utilas la prosperigon de nia vilaĝo."

Laŭ konigo en 2020 la gubernio Xide planas liberigi el malriĉeco 28 vilaĝojn, 4070 familiojn kaj 17 053 homojn por ke la gubernio tute sin liberigu el malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin