Monda kultura heredaĵo---Wutai-monto

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:04:19     Redaktoro:Selena
La monto Wutai troviĝas en la nordorienta parto de Shanxi-provinco. Ĝi, kun la altitudo de 3 061 metroj, estas la plej alta el la montoj de norda Ĉinio. La pejzaĝoj de Wutai-monto estas imponaj kaj belaj. Somere verdaĵoj kaj floroj en ĝi formas apartan aspekton.

Wutai-monto ricevis la nomon pro siaj kvin terasaj montpintoj, inkluzive de Orienta Teraso, Norda Teraso, Okcidenta Teraso, Suda Teraso kaj Centra Teraso. Inter ili la Norda Teraso estas la plej alta.

Wutai-monto estas unu el kvar famaj budhismaj montoj en Ĉinio. Pro longdaŭra historio kaj granda skalo, ĝi okupas la unuan lokon.

En la dinastio Tang, sur la monto jam konstruiĝis temploj, kaj tie estis pli ol 300 temploj en la prospera periodo. Nun tie estas 124 temploj protektataj de la ŝtato. Ili atestas enkondukon kaj disvastigon de budhismo en Ĉinio.

Krom la menciitaj historiaj objektoj, sur la monto troviĝas ankaŭ konataj vidindaĵoj, ekzemple vidaĵo de montoj vualitaj de nebulo kaj nuba maro, kaj la budha nimbo. Printempe turistoj spektas sunleviĝon sur la Orienta Teraso, somere vidas florojn sur la Suda Teraso, aŭtune aprecas lunlumon sur la Okcidenta Teraso kaj vintre sin amuzas per neĝo.

Unuvorte ĉie en la monto troviĝas pejzaĝoj kaj ĉie konserviĝas mirindaĵoj. En Ĉinio cirkulas diro "Ne necesas viziti templon post reveno el kvin terasoj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin