Monda kultura heredaĵo---Historia urbcentro de Makao

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:04:19     Redaktoro:Selena
Historia urbcentro de Makao konsistas el 22 malnovaj konstruaĵoj kaj 8 palacoj. Tie konserviĝas historia esenco de la kultura interŝanĝo de Makao en pasintaj 400 jaroj. Ĝi estas plej frua kaj plej granda urbcentro ekzistanta en Ĉinio kaj komplete konservata. Tieaj okcidentstilaj konstruaĵoj kaj ĉinstilaj konstruaĵoj reciproke sin plibeligas, kaj tio estas grava atesto de disvastigo de la okcidenta religia kulturo en Ĉinio kaj la Ekstrema Oriento. En la 15-a de julio 2005, la historia urbcentro de Makao estis enlistigita de Unesko kiel monda kultura heredaĵo.

En la mezo de la 16-a jarcento, por liveri oportunecon de komerco, la registaro de la dinastio Ming difinis la sudokcidentan parton de la Makaa Duoninsulo kiel lokon por loĝado kaj komercado de fremdlandaj komercistoj, ĉefe portugalaj, tiel Makao disvolviĝis al ĉefa haveno de Ĉinio antaŭ la 19-a jarcento. Dum pli ol 400 jaroj, tiuj alilandanoj el Portugalio, Hispanio, Nederlando, Britio, Francio, Italio, Usono, Japanio, Svedio, Barato, Malajzio, Filipinoj, Nord-Koreio kaj eĉ afrikaj landoj, kun malsamaj kulturoj, metioj, folkloroj kaj kutimoj, faris konstruadon de domoj, preĝejoj, vojoj, fortikaĵoj kaj eĉ tombejoj en Makao.

Pro fiksloĝado de alilandanoj en Makao, ankaŭ iliaj konstruaj stilo kaj tradicio estis enkondukitaj en Ĉinion, kaj Makao fariĝis la unua stacio de la enkondukado. En tiuj pli ol 400 jaroj ĉinoj kaj portugaloj kune konstruis diversajn loĝkvartalojn en la urbcentro, kiuj ne nur prezentas karakterizon de ĉinstilaj kaj okcidentstilaj konstruaĵoj, sed ankaŭ elmontras kunfandiĝon kaj reciprokan respekton de tiuj du popoloj kun malsamaj religioj, kulturoj kaj vivkutimoj.

Taksado de Komitato de Mondaj Heredaĵoj: Ĝi atestis disvolviĝon de la okcidenta religia kulturo en Ĉinio kaj eĉ en la Ekstrema Oriento kaj ankaŭ historian originon de disvastigo de la ĉina popola religio al la okcidento. Ĝi estas plej malnova restaĵo de okcidentstilaj konstruaĵoj ekzistantaj en Ĉinio kaj reflektas orientan kaj okcidentan arkitekturojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin